La mohikanoj (mahikanoj) estas indiĝenaj usonaj triboj, kiuj vivis en kaj ĉirkaŭ la Hudson-valo ĉe alveno de la unuaj eŭropanoj en 1609. La mahikanoj migris dum la posta 100 jaroj orienten pro streĉoj inter la mahikanoj kaj mohavkoj same kaj eŭropanoj; multaj setlis en loko, kiu estas nun Stockbridge (Masaĉuseco). Pro tio, tiu gupo de mahikanoj estas konata kiel stokbriĝaj indianoj. Ili kristaniĝis en la 18-a jarcento.

Mohikanoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

Kvankam ili batalis sur flanko de la usonaj koloniistoj en la franca-indixgena kaj la Usona Revolucio, ili devis moviĝi al okcidento, unue al Stockbridge (Novjorko) en ĉ. 1780 kaj pli poste al Shawano County (Viskonsino) en la 1820-30-aj jaroj. En Wisconsin, ili formis indiĝenan rezervejon kun Munsee-oj; (Stockbridge-Munsee).

Hodiaŭ la rezervejo estas konata kiel Stockbridge-Munsee Band of Mohican Indians.

La nun formortinta mahikana lingvo apartenis al la orienta algonkina branĉo de algika lingvaro.

La romano de James Fenimore Cooper, The Last of the Mohicans (La lasta mohikano) konfuzas la mahikanojn kun moheganoj, diferenta algonkvina tribo en orienta Connecticut. La novelo ludatas en Hudson-valo, mahikana lando, sed al karakteruloj havas moheganajn nomojn (Uncas).

La indianistiko uzas la nocion mohikanoj kiel supernocion por la parencaj triboj mahikanoj kaj mohagenoj. Al ili apartenas ankoraŭ la tribo Pequot.

Eksteraj ligiloj redakti