Moin

saluto en norda Germanio kaj aliaj regionoj

Moin (mojn en suda Jutlando)[1] estas la precipa saluto de la platgermana lingvo, uzata de matene ĝis nokte[2] precipe en la nordgermanaj landoj Malsupra Saksio, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Meklenburgo-Antaŭpomerio[2] (ankaŭ de regionanoj kiuj ne parolas la platgermanan lingvon) kaj aldone en suda Jutlando[1] kaj orienta Nederlando. Moin! signifas "saluton!"[3].

Deveno redakti

Moin devenas de la nederlanda kaj frisa vorto mo(o)i, kiu signifas "bela"[4]. En la platdiĉa la vorto moi (ankaŭ literumata moj) signifas krome "gut" (= "bona")[5] kaj "angenehm" (= "agrabla")[6]. Moin estas mallongigo de "'n moin Mörgen, Daach, Avend" (= "bonan matenon, tagon, vesperon")[5][7].

Variaĵoj redakti

La variaĵo moin[,] moin estas rigardata kiel esprimo de babilemo en la bordoj de la parto Ŝlesvigo de Ŝlesvigo-Holstinio[2][8] - la troa silabo konsideratas malŝparo. La iafoje aŭdebla variaĵo moinsen [MOJNzn] estas uzata, por saluti plurajn homojn (deveno ne-konata).

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Laŭ Mojn og Moin. Legita 2012-09-02.
  2. 2,0 2,1 2,2 Laŭ Schleswig-Holsteinische Geschichtsgesellschaft: Moin Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine. Legita 2012-09-02.
  3. Laŭ Tatoeba: Moin!; krome laŭ Kück, Andreas (2012, 2a eldono) Praktisches Wörterbuch Esperanto. Borsdorf, winterwork.
  4. Laŭ Westerend, Volker (2004): Nordseefische gehen auf Wurm: Schöne Ferien an der Waterkant. Der lustigste Urlaubsratgeber am plattdeutschen Strand. BoD – Books on Demand.
  5. 5,0 5,1 Laŭ Hochrath, Eva kaj Rumold (2012): Lilliput Plattdeutsch. Berlin, Langenscheidt.
  6. Laŭ Saß, Johannes (1977, 8a eldono): Kleines plattdeutsches Wörterbuch. Hamburg, Verlag der Fehrs-Gilde.
  7. Laŭ registraĵo pri Moin ĉe Plattmaster (platdiĉe), kvankam oni "pli altgermane" ankaŭ eblas uzi variaĵojn "Gouden Mörgen / Gouden Daach / Gouden Avend / Goude Nacht". Legita 2012-09-02.
  8. Etiketaj reguloj por ĝusta moin: Etikette-Regeln für ein korrektes Moin (germane). Legita 2012-09-02.
  9. La televida programo de Radio Bremen, kiu tiel pozitive skizis Esperanton en oktobro 2022, nomiĝas "Buten un Binnen", platgermane por "ekster kaj en la regiono", kvazaŭ "tutmonde kaj hejme" - bona kadra slogano por prezento de Esperanto...