Mokřiny (germane Nassengrub) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo , troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 527 loĝantoj.

Mokřiny
germane Nassengrub
vilaĝo
Mokřiny
Oficiala nomo: Mokřiny
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo
Historia regiono Bohemio
Montaro Smrčiny
Situo Mokřiny
 - koordinatoj 50° 12′ 24″ N 12° 12′ 31″ O / 50.20667 °N, 12.20861 °O / 50.20667; 12.20861 (mapo)
Katastro 3,41 km² (341 ha) Mokřiny
Loĝantaro 527 (2021)
Denseco 154,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1413
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 352 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mokřiny (Aš)
Portalo pri Ĉeĥio

Mokřiny estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,41 km².

Geografio redakti

Mokřiny etendiĝas sur proporcie granda teritorio. Norde alkuŝas urbo Aš, oriente troviĝas vilaĝo Vernéřov, sude Nový Žďár, sudoriente Nebesa kaj okcidente tiriĝas ŝtatlimo kun Germanio.

Historio redakti

Mokřiny estis fondita fare de Zedtwitz iam antaŭ la jaro 1413, kiam ĝi estas unuafoje menciata en historiaj dokumentoj. En la jaro 1874 ĝi forŝiriĝis de Vernéřov kaj fariĝis memstara municipo. Tiutempe vivis ĉi tie ĉirkaŭ 400 homoj. Evoluo de teksindustrio en Aš kaŭzis en la dua duono de la l19-a jarcento kreskon de loĝantoj en ĉiuj ĉirkaŭaj municipoj, inkluzive de Mokřiny, kie en la jaro 1930 vivis en 174 domoj 1726 loĝantoj. Post la dua mondmilito la nombro de loĝantoj tre malaltiĝis kaj nun vivas ĉi tie ĉirkaŭ 550 loĝantoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869393
1880387
1890402
1900783
19101 287
19211 142
JaroLoĝantoj
19301 726
1950676
1961707
1970624
1980541
1991479
JaroLoĝantoj
2001530
2011557
2021527