Molamjajn

urbo en Birmo

Molamjajn (antaŭe Mulmejn) estas signifa universitata urbego, mara havenurbo en Birmo, en subŝtato Mon. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.

Molamjajn
urbo • urbego
Administrado
Lando  Birmo
subŝtato Mon
Demografio
Loĝantaro 2  () [+]
Geografio
Geografia situo 16° 29′ N, 97° 38′ O (mapo)16.48472222222297.625833333333Koordinatoj: 16° 29′ N, 97° 38′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+06:30 [+]
Molamjajn (Birmo)
Molamjajn (Birmo)
DEC
Molamjajn
Molamjajn
Situo de Molamjajn

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mawlamyaing [+]
vdr
Marbordo en Molamjajn
la urba teknologia universitato
baptisma kirko en Molamjajn
katolika kirko Sankta familio en Molamjajn

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Molamjajn situas 300 km sudoriente de Jangono laŭ la Andamana Maro ĉe delto de rivero. La urbego havas rande montetojn.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1479. Erao de la brita koloniigo komenciĝis en 1824 pro la unua birma-brita milito. Molamjajn estis la unua ĉefurbo de la tiama brita Birmo inter 1826 kaj 1852. La urbo tamen restis plu dense loĝata de britoj. Jam tiam la haveno estis grava ponto inter la proksimaj britaj kolonioj. Post la sendependiĝo en 1948 la britoj foriris, sed restis multe da domoj konstruitaj laŭ brita kolonia stilo.

Ekonomio redakti

Molamjajn komence havis rizmuelejojn. Nun la grandurbo havas du industriajn zonojn. Oni okupiĝas pri komercadoj aŭ prilaboradoj (zinkoj, pikdratoj, cementoj, nutraĵoj, tekstiloj, ŝuoj, mebloj, plastoj, aŭtaj akcesoraĵoj). En 2017 aperis la petrola kaj gasa industrioj.

Eduko redakti

Molamjajn havas 13 publikajn mezlernejojn, kvar universitatojn, du institutojn kaj kolegion.

Trafiko redakti

Flughaveno de Molamjajn havas regulajn flugojn al Jangono kaj 2013 al Tajlando. Estas ankaŭ grava fervoja ponto (ankaŭ alia ponto al la insulo) kaj stacidomo por aŭtobusoj. La haveno estis grava ne nur por la enlanda, sed ankaŭ por la internacia kargado.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti