Molekula genetiko estas fako de biologio kaj genetiko kiu studas la strukturon kaj funkcion de genoj je molekula nivelo. Molekula genetiko uzas la metodojn de genetiko kaj de molekula biologio por klarigi molekulan funkcion kaj interagadojn inter genoj. Ĝi nomiĝas tiele por diferenci ĝin el aliaj subfakoj de genetiko kiaj ekologia genetiko kaj genetiko de populacioj.

Krom determini la modelon de descendantoj, molekula genetiko helpas al kompreno de disvolviĝ-biologio, nome genetikaj mutacioj kiuj povas okazigi kelkajn tipojn de malsanoj. Pere de uzado de metodoj de genetiko kaj de molekula biologio, molekula genetiko malkovras la tialojn kial trajtoj estas portataj kaj pri kiel kaj kial kelkaj povas mutacii.

Eksteraj ligiloj redakti

Plia legado redakti