Molina de Aragón estas urbo kaj municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Molina de Aragón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19300
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Jesús Herranz (PP)
Demografio
Loĝantaro 3 288  (2023) [+]
Loĝdenso 20,22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 1° 53′ U (mapo)40.843888888889-1.8886111111111Koordinatoj: 40° 51′ N, 1° 53′ U (mapo) [+]
Alto 1 065 m [+]
Areo 168,33 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Molina de Aragón (Hispanio)
Molina de Aragón (Hispanio)
DEC
Molina de Aragón
Molina de Aragón
Situo de Molina de Aragón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Molina de Aragón [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas molinés. La censita loĝantaro en 2016 estis de 3 403 loĝantoj kaj la denseco estas de 20,22 loĝ/km².

Situo redakti

Molina de Aragón estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Señorío de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1 065 m super marnivelo; je 130 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 205 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 168,33 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°50′38″N 1°53′19″Ok.

Ĝi limas norde kun la municipo Rueda de la Sierra, nordoriente kun Tortuera kaj Embid, oriente kun Campillo de Dueñas kaj La Yunta, sudoriente kun Castellar de la Muela, sude kun Prados Redondos, sudokcidente kun Castilnuevo, okcidente kun Corduente, kaj nordokcidente kun Rillo de Gallo.

Nordokcidente: Rillo de Gallo Norde: Rueda de la Sierra, Tortuera Nordoriente: Embid, La Yunta
Okcidente: Corduente, Rillo de Gallo   Oriente: Campillo de Dueñas
Sudokcidente: Corduente, Castilnuevo Sude: Prados Redondos Sudoriente: Castellar de la Muela

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro supreniris al pinto de 4,014 loĝantoj en 1981, sed poste falis al 3 403, tio estis oni perdis pli ol 600 loĝantojn pro diversaj tialoj: ĉefe elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj Molina de Aragón oni falis al la nunaj 3 403.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. La ekonomio de Molina centriĝas en la komerco kaj en la sektoro servoj. La rura turismo havas grandan influon en ĝia ekonomio, ĉefe allogita de naturo, historio kaj kulturaheredaĵo kaj de Molina de Aragón kaj de la komarko de la senjorlando de Molina.

Molina suferas gravan mankon de industrio, koncentrita ĉefe en la Industria Zono de Los Tobares, situa ekster la setlejo ĉe la ŝoseo N-211 en direkto al Alcolea del Pinar. Pri la unuaranga sektoro, Molina de Aragón estas la centro administracia de la komarko de areo ĉefe agrikultura kaj brutobreda.

Vidu ankaŭ redakti