Monaĥeja lernejo Roßleben

La Monaĥeja lernejo Roßleben (germane: Klosterschule Roßleben) estas ŝtate agnoskita gimnazio de neŝtata tenado kun internejo en Roßleben, Turingio. Fondis la instituton en la 1554-a jaro Heinrich von Witzleben; hodiaŭ ĉirkaŭ 350 lernantoj frekventas la lernigejon tradician.

Monaĥeja lernejo Roßleben
Klosterschule Roßleben
Klosterschule Roßleben
lernejo
Informoj
fondodato 1554
Situo
Geografia situo 51° 17′ 43″ N, 11° 25′ 41″ O (mapo)51.2952222211.42797222Koordinatoj: 51° 17′ 43″ N, 11° 25′ 41″ O (mapo)
lando Germanio
adreso Klosterschule 5
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Monaĥeja lernejo Roßleben (Turingio)
Monaĥeja lernejo Roßleben (Turingio)
DEC
Monaĥeja lernejo Roßleben
Monaĥeja lernejo Roßleben
Monaĥeja lernejo Roßleben (Germanio)
Monaĥeja lernejo Roßleben (Germanio)
DEC
Monaĥeja lernejo Roßleben
Monaĥeja lernejo Roßleben
Map
Monaĥeja lernejo Roßleben
vdr

Historio redakti

De la monaĥejo ĝis la lernejfondo redakti

Ĉirkaŭ 1140 grafo Ludoviko la 2-a de Wippra fondis ĉe la bordo de Unstrut malproksime de la setlejo Rostenleba monaĥejon de Aŭgustenanoj. En la 27-a de aprilo 1142 la monaĥejo ricevis la konfirmdokumenton el la manoj de papo Inocento la 2-a kaj en la 21.2.1174 protektskribitaĵon de imperiestro Frederiko la 1-a. Ambaŭ dokumentojn ĝis hodiaŭ posedas feliĉe la Fondaĵo Klosterschule Roßleben. Meze de la 13-a jarcento la aŭgustenana monaĥejo ŝanĝiĝis en monaĥinejon de la cistercianinoj kie vivis ĉirkaŭ 50 monaĥinoj. [1] Kiam la landgravia kortegjuĝisto Christian von Witzleben - post la t.n. Turingia intergrava milito - ricevis la burgon en Wendelstein heredfeŭdaĵe, li aŭtomate ankaŭ iĝis unu el du sekularaj protektantoj de la monaĥejo de Roßleben. Post la t.n. Reformacio la monaĥejo malfondiĝis; en 1554, laŭ komisio de la lasta ŝirmvokto doktoro Heinrich von Witzleben, porknaba lernejo instalitis. La unuaj planoj datumis jam de 1547. Komisiitis lernejplane Georg Fabricius, disĉiplo de Filipo Melanktono. Li jam antaŭe agadis, ekde 1546, kiel estro de la renomita princa lernejo en Meißen. Fabricius inspektore ankaŭ verkis la unuan leĝaron titolitan Leges ludi Vicelebiani. Ekde 1554 ĉiam malina membro de la Witzleben-dinastio ĉefadministras.

De la fondo ĝis la fajrego de 1686 redakti

Ekde aprilo 1554 instruis la unua instruisto ĉe la roßleben-a lernejo nome Salomo Rhode, 18 lernantojn po du horojn por tago. Ĝis septembro la frekventaro plialtiĝis je 56 lernantoj. Isaak Faust el Wittenberg nomumitis direktoro. Ekde 1556 instruadis tri instruistoj ĉirkaŭ 60 lernantojn en tri klasoj. La unuaj fakoj estis klasikaj lingvoj, filozofio, religio, retoriko, logiko kaj muziko. Ĝis 1639 jam 1435 lernintoj nombriĝis. En la kuro de la Tridekjara milito la instruado devis ĉesi kaj reiĝis maljam en 1675. Remalfermis la lernejon solene Wolf Dietrich Arnold von Witzleben.

La Grandan Vendredon de 1686 fajrego detruis kvazaŭ la tutan vilaĝon Roßleben, ankaŭ la monaĥejan komplekson. Nur la paroĥestra domo restis maltuŝita. El la biblioteko savitis feliĉe 85 malnovaj dokumentoj inter kiuj troviĝis ankaŭ la originalaj papa kaj la imperiestra fondkonfirmaĵoj.

Rekonstruo ĝis nacisocialismo redakti

Komenciĝis en 1727 la konstruo de la nuna lerneja ejo, kiu inaŭguritis en al 2.1.1742. La planon prie faris la princelektista ĉefarkitekto J.H. Lobenstein, kiu poste ankaŭ ĉefkontrolistis pri la konstruadoj. La fundamenta ŝtono por la nova preĝejo metitis en la 4.10.1751 sed la konstruo kirka tre lamis. Krome oni devis en 1755 fari novan kluzon ĉe Unstrut-rivero. Post la eksplodo de la Sepjara milito 1756 la preĝejkonstruo tute ĉesis kaj la tuto paŝon post paŝo iĝis pli kaduka.

Post la Batalo de Jena–Auerstedt 1806 uzitis la lernejo fare de la prusia armeo dum retiriĝo kiel lazareto. Post la Viena kongreso 1815 estiĝis en la lernejanaro malkonsentoj de prusi-emuloj kontraŭ saksi-emuloj. Rektoro Benedikt Wilhelm kaj ĉefadministranto hereda Georg Hartmann von Witzleben finfine sukcesis trankviligi la kvereletojn. Inter 1844 kaj 1866 aktivis surloke la pedagogo August Friedrich Moritz Anton lernejestre post kiam li jam estis dungita en la jaro 1822-a. En 1875 konstruitis la t.n. leona monumento en la parko de la lernejo por honori la promilite en 1866 respektive 1870/71 falintaj studentoj.

Ĉirkaŭ 1880 ekzistis denove sep klasoj kun pli ol cento da lernantoj kaj 13 instruistoj. Krome konstruaj ŝanĝoj modernigis la lernejon profunde. Ĝis 1910 estiĝis sporthalo, centra hejtosistemo, modernaj necesejoj, tri sportejoj, naĝejo kun boatejo, apartamentoj por la instruistaro, hospitaleto, domo por la luprenanto. Konsekritis en 1913 ankaŭ la nova kirko en la norda alo, de kio substrekitis siaspece unika orgeno fare de la ateliero Haerpfer & Erman el Loreno.

Rezisto kontraŭ la nazia reĝimo redakti

Post la potencakiro de la nazioj en 1933 la tiama hereda administranto Wolf-Dietrich von Witzleben arde klopodis - malgraŭ novaj instruigtabuloj - konservi la econ tradician de la monaĥeja lernejo. Ankaŭ la fondaĵo restis ĉiam tenadanta organizo kaj ŝanĝiĝo je nazia elita lernejo (NAPOLA) (kio sortis ekz. por Landesschule Pforta) ankaŭ ne iĝis. Helpis la witzlebena dinastiidon la lernejestro Kurt Sachse. La moto lerneja "deo, patriae, litteris" (por Dio, la patrujo, la sciencoj") daŭre valoru. Multaj lernintoj iĝis eĉ batalantoj kontraŭ la diktaturo: ses el ili eĉ mortpunitis en julio 1944, nome Nikolaus Christoph von Halem, Peter Graf Yorck von Wartenburg, Ulrich Wilhelm Graf Schwerin von Schwanenfeld, Egbert Hayessen, Wolf-Heinrich von Helldorff kaj Heinrich Graf von Lehndorff-Steinort kiel ankaŭ la membro de la fondinta familio Erwin von Witzleben.

Ŝtatigo dum komunismo kaj turniĝo redakti

Tuj post la alveno de la sovetia armeo 17 lernantoj, 5 instruistoj kaj la domzorganto arestitis pro la kalumnia akuzo esti estintaj kaŝpartizanoj (Werwolf) kaj senditis grandparte al la internigejo Buchenwald. Tri personoj tuj ekzekutitis post la arestiĝo. En 1995 ĉiuj rehabilitiĝis fare de Moskvo. Dum GDR la lernejo estis pligrandigita supera lernejo (EOS) kun lingva branĉo; ankaŭ tiam la lernigistaro provis sekvi tradiciojn malnovajn kaj specialajn: oni ekz. ofertis multajn muzikajn kaj sportajn aĵojn. Post la Germania reunuiĝo la tuta komplekso kaduka restaŭritis. Ankaŭ en festhalon alifunkciigita kapelo refaritis.[2]

Lernejestroj redakti

  • 1554 – 1557      Isaak Faust
  • 1557 – 1564      Michael Schultes
  • 1564 – 1565      Philipp Seidler
  • 1565 – 1567      Thomas Venatorius
  • 1567 – 1575      Johann Eckstrophius
  • 1575 – 1585      Zacharius Crauel
  • 1585 – 1592      Johann Fertsch
  • 1592 – 1597      Matthäus Meldner
  • 1597 – 1623      Christian Bodenstein
  • 1623 – 1627      Christian Siegel
  • 1627 – 1633      Joachim Knape
  • 1633 – 1634      Daniel Heimburger
  • 1634 – 1639      Sebastian Meiz
  • 36 jaroj interrompiĝo pro la Tridekjara milito
  • 1675 – 1679      Andreas Stier
  • 1680 – 1686      Jakob Schmalz
  • fermo pro fajregaj damaĝoj
  • 1742 – 1785      Johann Gottfried Schmutzer
  • 1786 -  1800     Friedrich Benignus Jakob Ludwig Strack
  • 1800 – 1837      Benedict Wilhelm
  • 1838 – 1842      Theodor Herold
  • 1842 – 1866      Moritz Anton
  • 1866 – 1869      Gustav Lotholz
  • 1869 – 1883      Christian Friedrich Wentrup
  • 1883 – 1887      Friedrich Ludwig Scheibe
  • 1887 – 1892      Julius Neumann
  • 1892 – 1899      August Heilmann
  • 1899 – 1903      Gustav Sorof
  • 1903 – 1908      Johannes Biereye
  • 1908 – 1917      Hermann Schmidt
  • 1917 – 1921      Walther Michaelis
  • 1921 – 1934      Ulrich Heinemann
  • 1934 – 1942      Kurt Sachse
  • 1942 – 1945      Theodor Meyer
  • 1945 – 1946      Karl Most
  • 1946 – 1949      Friedrich Istel
  • 1949 – 1952      Friedrich Pätzold
  • 1952 – 1954      Alfred Meißner
  • 1954 – 1956      Werner Jeschke
  • 1956 – 1962      Edmund Haase
  • 1962 – 1987      Ernst Bösemüller
  • 1987 – 1990      Frau Elke Loose
  • 1990 – 2004      Erich Hofereiter
  • 2004 – 2014      Liliana Meyer
  • ekde 2014        Gernot Gröppler

Lernintoj fame konataj redakti

Literaturo redakti

  • Coelestin August Just: Ueber die jetzige Beschaffenheit der Closter-Schule Roßleben nebst einigen vorausgeschickten pädagogischen Bemerkungen. Erfurt 1788 (surrete)
  • Album der Schüler zu Kloster Roßleben von 1742–1854, Halle 1854 (plena teksto).
  • Programm der von der Familie von Witzleben gestifteten Klosterschule Roßleben. Halle 1858 (plena teksto).
  • August Nebe: Geschichte des Klosters Rossleben, in: Zeitschrift des Harzvereins für Geschichte und Alterthumskunde, 1885.
  • Jenrich, Karl: Album der Zöglinge der Klosterschule Roßleben von 1854 bis 1904. Nebst Nachträgen zum Album vom Jahre 1854. Kloster Roßleben, Selbstverlag der Klosterschule 1904.
  • Stiftung Klosterschule Roßleben und Staatliches Gymnasium Klosterschule Roßleben (eld.): Klosterschule Roßleben: Zeitreise durch eine Traditionsschule. Bussert und Stadeler, Jena und Quedlinburg 2004, ISBN 3-932906-53-5.
  • Matthias Ludwig: Rossleben. In: Die Mönchs- und Nonnenklöster der Zisterzienser in Hessen und Thüringen. Bearb. von Friedhelm Jürgensmeier und Regina Elisabeth Schwerdtfeger (Germania Benedictina IV), St. Otilien 2011, p. 1350–1363.

Notoj redakti

  1. Zeitschrift des Vereins für thüringische Geschichte und Altertumskunde. Band 7, Jena 1870, p. 148, rr. 122.
  2. Gerlinde Sommer: Das Motto laŭtet: Ich mach das!. Thüringische Landeszeitung, 23.8.2011

Eksteraj ligiloj redakti