Monaĥejo "Nia kara Sinjorino"

La fondo de la monaĥejo “Nia kara Sinjorino” (germane Kloster "Unser lieben Frauen") okazis en 1017/18 fare de la magdeburga ĉefepiskopo Gero. De tiu konstruaĵo post brulo bedaŭrinde restis nenio kaj en 1064 okazis novkonstruo laŭ iniciato de ĉefepiskopo Werner. Origine la preĝejo estis trinava kun plata, ebena tegmento.

monaĥeja preĝejo

En 1129 ĉefepiskopo Norberto el Xanten transdonis la monaĥejon al la de li mem fondita ordeno de premonstratoj.

Inter 1135 kaj 1165 okazis la finkonstruado de la refektorio, la ĉirkaŭkortaj arkadoj kun la putodomo ktp. kaj de 1220 ĝis 1240 la preĝejo ricevis volbaĵon kun pinta tegmento anstataŭ la plata.

En 1582 okazis la sanktigo de Norbert von Xanten kaj la novaranĝo de ties tombo en la navokruciĝo de la preĝejo. Jam en 1632 la premonstratuloj forlasis la monaĥejon kaj jam ses jarojn antaŭe ili forportis la Norbert-relikvojn al la monaĥejo Strahov en Prago. En 1638 la monaĥejo fariĝis protestanta konvento kaj en 1698 okazis la fondo de la t.n. Pedagogiumo, lernejo por scienculoj.

En 1834 okazis la sekularigo de la monaĥejo kaj samtempe la Pedagogiumo fariĝis ŝtata prusa gimnazio. En 1928 oni kunigis tiun gimnazion kun la katedrala gimnazio kaj tiu gimnazio funkciis ĝis 1945.

Post parta detruo en 1945 okazis la rekonstruado en kelkaj etapoj kaj en 1977 la preĝejo estis inaŭgurita kiel koncertejo. Ĝi ricevis la nomon de la komponisto Georg Philipp Telemann, kiu naskiĝis en Magdeburg en 1681.

La nuna artmuzeo troviĝas en du subteraj barelformaj volbaĵoj, en la iama refektorio kaj en ĉambroj super la ĉirkaŭkortaj volbaĵoj. Ĝi entenas parte konstantan ekspozicion de skulptaĵoj, ekz. de mezepokaj madonoj, kaj parte portempajn specialajn ekspoziciojn.

Interesa ankaŭ estas la biblioteko kun ĉ. 22.000 libroj el la fakoj malnova filologio, historio, teologio k.a. La libroj tamen ne estas el la unua tempo de la monaĥejo, ĉar la mezepoka biblioteko de la premonstratuloj bedaŭrinde malaperis kaj neniam estis retrovita.

Literaturo redakti

  • Hans-Joachim Krenzke: Kirchen und Klöster zu Magdeburg, Stadtplanungsamt Magdeburg. 2000
  • Sabine Ullrich: Magdeburg - Architektur und Städtebau. 2001 ISBN 3-929330-33-4

Eksteraj ligiloj redakti