Monaĥejo Einsiedeln

La Monaĥejo Einsiedeln estas abatejo de la benediktanoj en la urbo Einsiedeln, Kantono Ŝvico. La monaĥejo estas signifa stacio sur la Jakobpilgrimvojo kaj mem celo de multnombraj pilgrimantoj. La Nigra Virgulino Maria de Einsiedeln en la en la Grackapelo estas allogejo por pilgrimantoj kaj turistoj. La monaĥa komunumo konsistas el pli ol 80 membroj. La Monaĥejo ne formas parton de diocezo, sed posedas la statuson de teritoriabatejo.

Monaĥejo Einsiedeln
Blazono
benedictine abbey • monaĥejomonumento [+]

LandoSvislando
RegionoKantono Ŝvico
SituoEinsiedeln
- koordinatoj47° 7′ 36″ N, 8° 45′ 5″ O (mapo)47.1266666666678.7513888888889Koordinatoj: 47° 7′ 36″ N, 8° 45′ 5″ O; CH1903: 699604 / 220353 (mapo)

Monaĥejo Einsiedeln (Ŝvico)
Monaĥejo Einsiedeln (Ŝvico)
DEC
Monaĥejo Einsiedeln
Monaĥejo Einsiedeln
Lokigo de Ŝvico en Svislando
Map
Monaĥejo Einsiedeln
Vikimedia Komunejo:  Einsiedeln Abbey [+]
vdr
Monaĥejo Einsiedeln je sankta vendredo 2005

Fratina Monaĥejo Fahr redakti

La benediktana Monĥinejo Fahr apud Dietikon apartenas ankaŭ al la Monaĥejo Einsiedeln, tiel la abato de Einsiedeln ankaŭ estas la abato de la Monaĥinejo Fahr. Tiuj du monaĥejoj estas en la tuta mondo la lasta duobla monaĥejo de la Benediktanoj.

Historio redakti

En la jaro 835 la benediktano Meinrad de la insulo Reichenau retiriĝis kiel emerito al la loko, kie hodiaŭ situas la monaĥejo (la germana vorot Einsiedler signifas en Esperanto emerito). Al Meinrad sekvis aliaj emeritoj. En la jaro 934 la emeritoj estis kunigitaj per la nobela pastro Eberhard el Strasburgo al benediktana monaĥejo. Oto la 1-a konfirmis la fondon de la monaĥejo en la jaro 947 kaj donacis al ĝi samtempe laŭ la kutimo tiama bienojn kaj terenojn. Samtempe li garantiis la la abatejo la liberan elekton de siaj abatoj kaj imunecon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti