Monaĥejo Gandzasar

La Monaĥejo Gandzasar (armene: Գանձասար[1]) estas armena monaĥejo de la 13-a jarcento kiu troviĝas en la regiono Martakerto en Montara Karabaĥo (Arcaĥa Respubliko)[2], proksime de la rajono Vank. La vorto Gandzasar signifas montopinto de la trezoro en la armena lingvo. La monaĥejo gastigas relikvojn kiuj laŭ la tradicio apartenas al Sankta Zeĥarja, patro de Johano la Baptisto.Gandzasar estis la rezidejo de la armena katolikoso inter la jaroj 1400 kaj 1816 kaj nuntempe estas sidejo de la Ĉefepiskopo de Arcaĥo[3]. Kvankam la monaĥejo estis damaĝita dum aerbombado de la azera armeo en 1991, en kiu la domo de la supera pastro estis detruita, Gandzasar[4] daŭre funkcias kiel monaĥejo de la Armena Apostola Eklezio[5].

Monaĥejo Gandzasar

Historio redakti

Fono redakti

 
Altaro de la ĉefpreĝejo de Gandzasar.

Oni kredas, ke la nomo Gandzasar, kio signifas "trezora monto" en la armena lingvo, devenis de la tradicio, ke la monaĥejo estis konstruita sur monteto enhavanta arĝenton kaj aliajn metalojn[6][7].

La setlejo unue estis menciita en skribaj registroj de la Katolikoso Anania Mokaci[6] de la 10-a jarcento (ĉ. 946-968),  kiu inkluzivis Sargis, monaĥo de Gandzasar, inter la partoprenantoj de koncilio en 949 okazinta en Ĥaĉeno por repacigi kaj interkonsentigi kalcedonajn kaj ne kalcedonajn armenojn[8]. Ĥaĉkaroj datitaj el 1174, 1182, 1202 estis trovitaj ĉirkaŭ la monaĥejo kiuj ankaŭ montras la ekziston de preĝejo aŭ monaĥejo en la loko[8].

Fundamento redakti

La ĉefpreĝejo estis konstruita inter 1216 kaj 1238 fare de Hasan-Ĝalal Daŭla[1][9][10], la armena princo de Interna Ĥaĉeno[11] kaj la patriarko de la Domo de Hasan-Ĝalaljan[12].  Ĝi estis konsekrita la 22-an de julio 1240, dum la Festo de la Transformiĝo (Vardavar) en ĉeesto de ĉirkaŭ 700 pastroj[8].  La gavito (nartekso), okcidente de la preĝejo, estis komencita en 1240 kaj kompletigita en 1266  fare de Atabego, la filo de Hasan-Ĝalal kaj lia edzino, Mamkan[11][10][9]. Kirakos Gandzakeci, nuntempa historiisto, priskribis la konstruadon de la preĝejo en sia Historio de Armenio.[8]

Gandzasar fariĝis la sidejo de la Katolikosejo de Kaŭkaza Albanio, sidejo de la Armena Apostola Eklezio, fine de la 14-a jarcento[11]. Ruben Paul Adalian konsideras la fundamenton de la Seĝo rezulton de praa episkopejo serĉanta "eklezian aŭtonomion por kompensi la mankon de regado kaj komunikado de centra papejo" kaj parto de diversaj lokaj strategioj en Armenio dominita de eksterlandaj kaj islamaj regantoj por "konservi ian ŝajnon de religia aŭtoritato inter la homoj". En la 16-a jarcento ĝi subordiĝis al la Katolikoso de Eĉmiadzin[13].

Posta historio redakti

 
Gandzasar.

Ekde ĝia fondiĝo, la monaĥeja komplekso estis centro de edukado kaj manuskripta produktado[11]. Laŭ nuntempaj fontoj, en la fruaj 1700-aj jaroj la patriarko de Gandzasar havis aŭtoritaton super ĉirkaŭ 900 vilaĝoj kun centoj da domaroj en ĉiuj, konsistantaj el kamparanaj kaj komercaj armenoj[14]; [15].

En la 17-a kaj 18-a jarcentoj Gandzasar fariĝis la centro en la liberigaj klopodoj de karabaĥaj armenaj melikoj, kiuj unuiĝis ĉirkaŭKatolikoso Jesaji Hasan-Ĝalaljan (m. 1728)[11][16]. Li estis firme por-rusa kaj en letero de 1701 subskribita de karabaĥaj kaj sjunikaj melikoj (armenaj princoj), li petis al Petro la Granda protekti la armenojn de islamanoj[8].  Tamen, ĝis la fruaj 1800-aj jaroj la Rusa Imperio ekregis la regionon. La Karabaĥa ĥanato fine venis sub kompletan rusan regadon per la Traktato de Gulistano. Per la regado de 1836 fare de la rusaj aŭtoritatoj, konata kiel Poloĵenje, Gandzasar ĉesis esti la sidejo de la diocezo Karabaĥo, kiu estis translokita al Ŝuŝo[17]. Ĝi iom post iom estis forlasita kaj estis tute forlasita jam fine de la 19-a jarcento.

Sovetia periodo redakti

Gandzasar estis fermita de la sovetaj aŭtoritatoj kiel plej malfrue en 1930[2].  La diocezo de Arcaĥo estis restarigita en 1989. Ĉefepiskopo Pargev Martirosjan estis nomumita ĝia primaso. Pro liaj klopodoj, Gandzasar remalfermiĝis la 1-an de oktobro 1989 post ses monatoj da renovigoj[18]. La soveta centra registaro donis permeson, sed la soveta Azerbajĝano ne[19]. Gandzasar fariĝis la unua preĝejo remalfermita post jardekoj da subpremado. Laŭ Zori Balajan pluraj KGB- agentoj "povus [esti] ekviditaj inter la ĉeestanta homamaso."  Gandzasar funkciis kiel sidejo de la episkopo antaŭ ol ĝi estis proponita al la katedralo Gazanĉecoc en Ŝuŝo en 1998[20][21].

Milito en Montara Karabaĥo redakti

 
Armenlingvaj muraj surskriboj en Gandzasar.

Gandzasar estis atakita plurajn fojojn dum la akra milito en Montara Karabaĥo. La 6-an de julio 1991 sovetiaj soldatoj kaj OMON (specialaj policistoj) atakis Gandzasaron supoze serĉante pafilojn. Ili forprenis paperojn kaj faris profundan serĉadon, inkluzive en la tombejo[22][23] .

Furioza batalado okazis ĉirkaŭ Gandzasar en 1992, kiam Azerbajĝano sieĝis la areon. La armenoj rompis la sieĝon, kiu savis Gandzasaron kaj plibonigis ĝian spiritan statuson, skribis Thomas de Waal[5]. La 16-an de aŭgusto 1992 iuj el la malproksimaj konstruaĵoj ene de la monaĥeja komplekso estis detruitaj kiel rezulto de azera bombado de helikopteroj, kiuj intence celis la preĝejon. Corley skribas, ke la provo de bombado de Gandzasar ne havis militan gravecon kaj ke ĝia atako "ŝajnis esti intenca provo ataki la armenan heredaĵon en Karabaĥo"[24]. La 31-an de aŭgusto 1992 la Ministro pri Defendo de Armenio Vazgen Sargsjan kaj Serĵ Sargsjan, la estro de la memdefenda komitato de karabaĥaj armenoj, kunvokis la unuan kunvenon de la komandantoj de la regiono en unu el la monaĥejaj ĉeloj de Gandzasar[25].

La 20-an de januaro 1993 aeratako farita de du azeraj atakaj aviadiloj kaŭzis gravajn damaĝojn al la monaĥeja komplekso kaj mortigis plurajn homojn proksime kaj vundis pastron[23][26].

Restarigo kaj reviviĝo redakti

 
Simbolo de eterneco en Gandzasar.

Post la milito, la monaĥejo estis plene renovigita per la financado de armena komercisto kaj filantropo, loĝanta en Rusio, Levon Hajrapetjan, kiu naskiĝis en de Vank[27][28]. Restarigaj laboroj, kiuj daŭris de 2000 ĝis 2002, inkluzivis restarigon de la altaro, gavito kaj aldono de kaheloj de la planko. Hajrapetjan ankaŭ financis la asfaltadon de la vojo kondukanta al la preĝejo.  Kelka diskutado ĉirkaŭis la kahelumadon de la muro ĉirkaŭ la monaĥejo en 2011. Ĝi estis financita de Hajrapetjan kaj efektivigita de kompanio posedata de Vladimir Hajrapetjan, lia pli juna frato. Dum ĉefepiskopo Pargev Martirosjan diris, ke la muro ne estas mezepoka kaj ne havas multe da arkitektura signifo, tial kahelumado praviĝis, kritikistoj argumentis, ke ĝi estas parto de la historia komplekso[29].

La 16-an de oktobro 2008 amasa geedziĝo, sponsorita de Levon Hajrapetjan okazis en Karabaĥo. Proksimume 700 paroj geedziĝis en tiu tago, 500 el kiuj geedziĝis en la katedralo Gazanĉecoc en Ŝuŝo kaj 200 en Gandzasar[30][31]. La 13-an de aprilo 2016 la katolikoso Garegino la 2-a kaj la katolikoso Aramo la 1-a faris preĝon por paco kaj sekureco de Montara Karabaĥo. Ĉi tio okazis tagojn post la kolizioj inter armenaj kaj azeraj trupoj, kiuj estis la plej mortigaj ekde la batalhalto de 1994.  La 770-a datreveno de la monaĥejo estis festita en 2010 kaj la 777-a datreveno en 2017[32].

Priskribo redakti

 
Aera vidaĵo de la monaĥejo en 2018

La monaĥeja komplekso situas sur monteto, je alteco de 1 270 metroj, en la sudokcidento de la vilaĝo Vank en la provinco Martakert[3]. La murigita monaĥeja komplekso inkluzivas la preĝejon kun ĝia gavito, loĝejojn, episkopan loĝejon, refektorion kaj lernejan konstruaĵon[3]. La loĝejoj, situantaj sur la norda flanko enhavas ok ĉelojn, kiuj estis konstruitaj en la 17-a jarcento. Sur la orienta flanko estas refektorio, konstruita ĉirkaŭ 1689. La duetaĝa lerneja konstruaĵo estis starigita en 1898. Sude de la monaĥejaj muroj estas la malnova tombejo, kie pastroj, episkopoj kaj famaj laikoj (kiel melikoj, lokaj armenaj princoj) de la areoj estis entombigitaj[3].

Arkitekturo redakti

 
Arkitekturaj ornamaĵoj ĉe la kupolo.

La ĉefpreĝejo, nomita laŭ Johano Baptisto[1],  havas rektangulan, krucoforman planon kun duetaĝaj sakristioj (ĉambroj) sur kvar anguloj[11][33][3]. Laŭ sia stilo, ĝi similas al la planoj de la ĉefaj preĝejoj de Geghard , Hovhannavank kaj Hariĉavank, ankaŭ konstruitaj en la 13-a jarcento[3][34][35]. La ekstera grandeco de la preĝejo estas diverse donita kiel 11,8 je 17,4 metroj aŭ 12,3 je 17,75 metroj[3].  La preĝejo elstaras pro sia riĉe ornamita 16-flanka kupolo[33]. La reliefoj sur ĝia ekstero prezentas la Krucumon de Jesuo, Maria kun bebo Jesuo, Adamo kaj Eva , du ktetoroj (patronoj) tenantaj la modelon de la preĝejo, geometriajn figurojn, kiel rozetojn, kapo de virbovo kaj aglo. La reliefoj estis komparitaj kun la kompleksaj ĉizadoj de Aĥtamar. Anatoli L. Yakobson[8] nomis Gandzasar "enciklopedio" de armena arkitekturo , dum Bagrat Ulubabjan kaj MS Asatrjan priskribis ĝin kiel "juvelon".[3][5][26].

La internaj pendoj sub la cilindra kupolo en la interno estas ornamitaj per geometriaj ornamaĵoj kiel steloj, cirkloj kaj kvadratoj, plantoj kiel spiralaj ŝosoj, palmetoj[33]. Ĉiu flanko de la pendentivo havas altreliefojn prezentantajn kapon de ŝafo, kapojn de virbovo kaj antropomorfajn figurojn. Laŭ Yakobson, ŝafoj kaj virbovoj estis konsideritaj sanktaj bestoj en ĉi tiu periodo kaj estis uzataj kiel protektantoj de la strukturo[36].

La nartekso ( gavito ), mezurinta 11,8 je 13,25 metroj[3], estas kvarangula halo kun du kolonoj proksime al la orienta muro, kiuj subtenas la tegmenton. Ĝi tre similas al la gavito de la preĝejo Sankta Kruco de Monaĥejo Haghpat[11][37]. La portalo sur okcidenta fasado de la gavito estas riĉe ornamita[3].

Signifo redakti

 
Armena poŝtmarko de 2013 teme Gandzasar.

Gandzasar estas la ĉefa historia vidindaĵo en tuta Montara Karabaĥo (Arcaĥo) kaj unu el la ĉefaj celoj entute[38][2] It is also a center of pilgrimage as the region's main historic cathedral both for Karabakh Armenians and tourists (of Armenian ancestry).[5][2]. Ĝi ankaŭ estas pilgrima centro kiel la ĉefa historia katedralo de la regiono kaj por karabaĥaj armenoj kaj por turistoj. Thomas de Waal rimarkis jam en 1997, ke Gandzasar, la plej fama preĝejo en Karabaĥo, "akiris mitan statuson en Karabaĥo.[5]" Felix Corley skribis, ke ĝi estas, kune kun la katedralo Gazanĉecoc en Ŝuŝo, potenca simbolo de historio kaj identeco de la karabaĥaj armenoj sendepende de ilia religiemo[23].

Azera reviziismo redakti

 
Azerbajĝana poŝtmarko de 2014 laŭ kies priskriba ĝi estas kaŭkaz-albana.

En la malfrua sovetia periodo, ekde 1970-aj jaroj azeraj historiistoj, precipe Raŝid Ĝejŝev asertis reviziisman teorion, kiu postulis, ke Gandzasar estas monumento de kulturo kaj religio de Kaŭkaza Albanio . La ĉefa punkto en ĉi tiu aserto estas la fakto, ke Gandzasar estis la sidejo de la albana katolikosejo de la Armena Apostola Eklezio. La teorio estis adoptita kaj reklamita de aliaj azeraj historiistoj, kiel Davud Ahundov[4]. Ĝi ankaŭ estis adoptita de la aŭtoritatoj de Azerbajĝano. Ekzemple, en 2017, Hikmet Hajiyev, Proparolanto de la Azera Ministerio pri Eksteraj Aferoj, deklaris, ke Gandzasar estas "albana kristana templo, okupita de la armenaj armeaj trupoj en la regiono Kalbaĝar, ne estas Gandzasar, sed Ganĝasar, kaj havas nenion komunan kun la Armena Gregoria Eklezio"[39].

Ĉi tiu misfamigita aserto estis malakceptita de multaj fakuloj, inkluzive de Victor Schnirelmann, kiu rimarkas, ke Kaŭkaza Albanio malaperis de la historio en la 10-a jarcento kaj la Armena Eklezio simple adoptis la nomon por sia plej orienta diocezo pro tradicio[4][40][41]. Schnirelmann notas ke azeraj historiistoj intence preterlasas la fakton ke Gandzasar estas tipa ekzemplo de armena arkitekturo de la 10-a kaj 13-a jarcentoj[42], same kiel la multaj armenaj surskriboj sur ĝiaj muroj.  Thomas de Waal rimarkis, ke en broŝuro de 1997 titolita "La Albanaj Monumentoj de Karabaĥo" de Igrar Aliyev kaj Kamil Mamedzade "zorgeme preterlasis ĉiujn armenajn skribaĵojn" en la desegnaĵo de la fasado de Gandzasar sur ĝia kovrilo.  Rouben Galikjan rimarkas, ke Gandzasar, kvankam prezentita en Azerbajĝano kiel supozeble historia "monaĥejo" albana-azera "kaj parto de la kultura heredaĵo de Azerbajĝano, estis kaduka sub forlasita sub la azerbajĝana regado[43].

Galerio redakti

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Hewsen 2001, p. 134.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 "Recovery and Concern: Regional Unrest Reminds of NKR's Years of Progress, While Raising Anxiety", Ĝenerala Armena Bonfara Unio, 1a de novembro 2008.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 Gandzasar Monastery. Arkivita el la originalo je 13a de junio 2018. surbaze de "The Architecture of the Gandzasar Monastic Complex" de Murad Hasratian
  4. 4,0 4,1 4,2 (2003) Войны памяти: мифы, идентичность и политика в Закавказье [Memory wars: myths, identity and politics in Transcaucasia] (ruse). Moskvo: Akademkniga, p. 212. ISBN 5-94628-118-6.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 "An Eccentric Outpost of Christianity", The Moscow Times, 15a de novembro 1997.
  6. 6,0 6,1 Ulubabyan & Yakobson 1976, p. 686.
  7. "A Wonder in Karabakh: A visit to the "mysterious" attraction of Vank", ArmeniaNow, 31a de aŭgusto 2007.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 Mkrtchyan 1989, p. 15.
  9. 9,0 9,1 Mkrtchyan 1989, p. 14.
  10. 10,0 10,1 Ter-Danielian 1948, p. 62.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 11,6 Ulubabyan & Yakobson 1976, p. 687.
  12. (2006) “Արցախ-Խաչենի իշխանաց իշխան Հասան-Ջալալ-Դոլան [La Princo de Princoj de la Arcaĥa Ĥaĉeno: Hasan-Ĝalal-Dola]”, Eĉmiadzin 62. 
  13. {{{Titolo}}}. ISBN 978-0-8108-7450-3.
  14. (2010) “Ժողովրդագրական իրավիճակը Ղարաբաղում 1710-1720-ական թվականներին [Demografia situacio en Karabaĥo inter 1710 kaj 1720]”, Lraber Hasarakakan Gitutjunneri (armene), p. 59–67. 
  15. (2001) “La demografia situacio en Karabaĥo en la 1710-1720aj jaroj”, Armenian Mind 5, p. 67–74. 
  16. (2011) “Կաթողիկոս Եսայի Հասան-Ջալալյանի քաղաքական գործունեությունն ու պատմագրական ժառանգությունը [Politikaj aktivaĵoj de Katolikoso Jesaji Hasan-Ĝalalajan kaj histografia heredaĵo]”, Lraber Hasarakakan Gitutjunneri (armene), p. 82–97. 
  17. Ter-Danielian 1948, p. 67.
  18. (1989) “Գանձասար [Gandzasar]”, Eĉmiadzin (armene) 46, p. 78. 
  19. Corley 1998, p. 327.
  20. Լեռնային Ղարաբաղի Հանրապետություն: Կրոնը և եկեղեցին [Respubliko Montara Karabaĥo: Religio kaj eklezio] (armene). Erevana Ŝtata Universitato Instituto por Armenaj Studoj. “Առաջին վերաբացված տաճարը Գանձասարի վանքն էր (1989-ին), որն էլ սկզբում դարձել է թեմի առաջնորդանիստը (ներկայումս Շուշիի Ղազանչեցոց Ս. Ամենափրկիչ եկեղեցին է)։”.
  21. Շուշի [Ŝuŝi] (armene). Erevana Ŝtata Universitato Instituto por Armenaj Studoj (pere Ղարաբաղյան ազատագրական պատերազմ 1988-1994 (Karabaĥa liberiga milito 1988-1994), 2004, Erevano: Armenian Encyclopedia Publishing). “Արցախի թեմի առաջնորդանիստ Ղազանչեցոց Ս. Ամենափրկիչ մայր տաճարը (XIX դ.): ... 1998-ին ավարտվել է եկեղեցու զանգակատան նորոգումը և մեծ հանդիսությամբ օծվել հուլիսի 19-ին, որպես հայ առաքելական եկեղեցու Արցախի թեմի առաջնորդանիստ՝ Պարգև արքեպիսկոպոս Մարտիրոսյանի առաջնորդությամբ:”.
  22. (1993) “Operation Ring”, Ethnic Cleansing in Progress: War in Nagorno Karabakh. Institute for Religious Minorities in the Islamic World (Christian Solidarity International).
  23. 23,0 23,1 23,2 Corley 1998, p. 330.
  24. Corley 1998, p. 331.
  25. "Մահապարտների անմահությունը [La senmorteco de la morto-verdikto]", Armena Ministerio de Defendo, 23a de majo 2013. (armene)
  26. 26,0 26,1 Melik-Shahnazaryan 1997.
  27. "Hayrapetyan Sentenced to 4 Years in Prison by Moscow Court", Asbarez, 14a de aprilo 2016.
  28. "Успешные армяне России: Левон Айрапетян [Russia's Successful Armenians: Levon Hayrapetyan]", 13a de februaro 2016. (ruse)
  29. "Молодежь призывает Левона Айрапетяна спасти Гандзасар", Yerkramas, 6a de julio 2011. (ruse)
  30. Արցախի Ճերմակազգեստ Գեղեցկուհին [la blanka beleco de Arcaĥo] (armene). Servo por la media historia kaj kultura rezervejoj (Ministerio de Kulturo de la Respubliko Armenio). Arkivita el la originalo je 1a de marto 2017.
  31. "Karabakh's Big Wedding Day", 31a de oktobro 2008.
  32. "Gandzasar facelift: Vandalism or restoration as tiling continues at Karabakh medieval church's fence?", ArmeniaNow, 12a de julio 2011.
  33. 33,0 33,1 33,2 Mkrtchyan 1989, p. 16.
  34. Jean-Michel Thierry kaj Patrick Donabedian. Les Arts Arméniens. Paris, 1987.
  35. Jean-Michel Thierry. Eglises et Couvents du Karabagh. Antelais, Libano, 1991, pp. 161-165
  36. Mkrtchyan 1989, pp. 16-17.
  37. Mkrtchyan 1989, p. 18.
  38. "An Interview with Artsakh President Bako Sahakyan "We Will Do Everything, for the Recognition of Artsakh to Come Soon"", Ĝenerala Armena Bonfara Unio, 1a de decembro 2012.
  39. "Nalbəndyanın Kəlbəcərə getməsi Ermənistanın münaqişənin danışıqlar yolu ilə həllində maraqlı olmadığını göstərir", 27a de julio 2017. (azerbajĝana)
  40. "Letter from Karabakh: Quarrels in stone", The Economist, 6a de novembro 1997.
  41. (2002) The Heritage of Armenian Literature: From the sixth to the eighteenth century. Detrojto: Wayne State University Press. ISBN 9780814330234. “Kaŭkaza Albana Eklezio fariĝis diocezo de la Armena Apostola Eklezio kaj la nomo Aghvan postvivis nur en la nomo de ĉi tiu diocezo asociita kun la preĝejo kaj monaĥeja komplekso de Gandzasar, kiu estis la Seĝo de la Katolikosejo de la Kaŭkaza Albana Eklezio.”.
  42. (2013) Black Garden: Armenia and Azerbaijan Through Peace and War, 2‑a eldono, Novjorka Ŝtata Universitato.
  43. The Invention of History: Azerbaijan, Armenia and the Showcasing of Imagination, 2‑a eldono, Londono: Gomidas Institute. ISBN 978-1-903656-88-4.