La iama cisterciana monaĥejo Haina en Haina, nun centro por socia menskuracado, estas frugotika monaĥejo ĉe rivero Wohra en la montaro Kellerwald en Heso. La preĝejo apartenas pro la gotika elpentrado al la plej gravaj frugotikaj historiaj monumentoj en Germanio. La ensemblon borderas angla parko.

Monaĥejo Haina
Interno de la preĝejo

Historio redakti

Post fondado de benediktana monaĥejo sur la fortikaĵo Aulesburg proksimume 1140 ĉe la vilaĝo Löhlbach fare de grafo Poppo la 1-a de Reichenbach kaj lia bofilo Volkvino la 2-a de Schwalenberg oni transdonis la monaĥejon en 1150 al la cisterciana monaĥejo Kamp en malalta Rejnlando. Tri konventoj el Kamp unu post la alia vane provis meti la monaĥejon sur portopovan bazon, sed poste retiriĝis. Post klarigo de la juraj kondiĉoj okazis la vera monaĥeja fondado nur en la jaro 1188, kiam la cisterciana abatejo sur Aulesburg estis fondata kiel kvara filio de la monaĥejo Altenberg ĉe Kolonjo.

En la jaro 1201 la konvento akiris per aĉetaj kaj interŝanĝaj kontraktoj la tutan doman kaj teran posedaĵon de la vilaĝo Haina en la proksimume kvar kilometrojn fora, klimate pli milda rondvalo de rivero Wohra antaŭ la montaro de Haina. La monaĥoj malfondis la vilaĝon kaj ŝanĝis ĝin en monaĥobienon. La ses kamparanoj ĝis tiam loĝintaj tie ricevis monaĥejan teron en aliaj vilaĝoj kaj monkompensoj por la konstruo de novaj bienoj.[1] En la jaro 1215 la monaĥejo Aulesburg mem estis translokata al Haina, post kiam grafo Henriko la 2-a de Reichenbach, pranevo de Poppo la 1-a, jaron antaŭe estis rezigninta ĉiujn rajtojn pri la posedaĵoj transdonintaj al la monaĥejo kaj dokumentinta la vendon de la vilaĝo Haina al la monaĥejo.[2] Precipe post monaĥiĝo de grafo Henriko la 3-a de Reichenbach, nepo de Poppo la 1-a, en la monaĥejo je 1231 ĝi ekprosperis. La monaĥoj akiris dumpase de la tempo per donacoj, interŝanĝoj kaj komerco vastan disan posedaĵon, kiu etendiĝis ekde la Visurgo ĝis la Majno kaj la rivereto Kinzig.

Proksimume 1216 ili komencis konstrui la monaĥopreĝejon laŭ frugotika stilo. La romanika ĥorejo estis konsekrata jam en 1224; la tuta preĝejo tamen nur en 1328 estis finkonstruata. La preĝejo laŭ regularo de la Cistercianoj komence ne havis navkrucoturon, sed nur tureton. Ankaŭ oni rezignis komence bildojn, skulptaĵojn, vitralojn kaj krucojn kaj aliajn ornamaĵojn. Nur en pli malfruaj konstrufazoj oni devojiĝis de ĉi tiu principo. En 1744 oni metis sur la navokruciĝo barokan tureton; la novgotika turo ekestis nur en 1889 kadre de ampleksaj renovigoj, kiam ankaŭ la klostro ricevis volbon. El la 13-a kaj 14-a jarcentoj devenas la restaĵoj de la vitraloj el griza ornamenta skemo kaj la ĉizita ĥorseĝaro. Sur kojnofaco de la orienta fenestro legiĝas la nomo de la vitralisto „Lupuldus frater“. El la 14-a jarcento devenas la arthistorie gravaj gotikaj pripentraĵoj de sennoma artisto. La murtabernaklo el la 14-a jarcento estas atribuenda al skulptisto Tyle de Frankenberg surbaze de subskribo.

La monaĥejo tenis mastrumejojn en la ĉirkaŭaj urboj, por tie vendi produktojn el sia terkulturo. Al tiuj apartenis interalie korto en Frankfurto ĉe Majno.

Referencoj redakti

  1. Röhling, p. 22.
  2. Röhling, p. 22.

Literaturo redakti

  • Arnd Friedrich, Michael Burger: Kloster Haina. Regensburg 2008 (Schnell + Steiner Große Kunstführer. Band 237).
  • Friedhelm Häring, Hans J. Klein: DuMont Kunst-Reiseführer Hessen. 1979, S. 100.
  • Grieben – Reiseführer Band 230, Oberhessen Kurhessen und Waldeck. Thiemig, Munkeno 1981, S. 120–121.
  • Eduard Brauns: Wander- und Reiseführer Nordhessen und Waldeck. Bernecker, Melsungen 1971, pj. 181–182.
  • Erich Anhalt: Der Kreis Frankenberg. Geschichte seiner Gerichte, Herrschaften und Ämter von der Urzeit bis ins 19. Jahrhundert. Marburgo 1928, p. 133.
  • Martin Röhling: Die Geschichte der Grafen von Nidda und der Grafen von Ziegenhain. Hrsg. Niddaer Heimatmuseum. Nidda 2005, ISBN 3-9803915-9-0 (= Niddaer Geschichtsblätter. 9.)
  • Christina Vanja: Psychiatriemuseum Haina. Imhof, Petersberg 2009, ISBN 3-86568-552-8.

Eksteraj ligiloj redakti