Monaĥejo Reichenstein

La monaĥejo Reichenstein (germane: Kloster Reichenstein; latine: Monasterium Immaculati Cordis Mariae Reichsteri) estas pereinta premonstrata monaĥejo el la 12-a jarcento, en Kalterherberg, urbokvartalo de Monschau, Germanio. Ĝi staras sur la grundo de burgo el la 11-a jarcento. Post la malfondo pro sekularigo far la francoj la bienon ekposedas privatulo. En la jaro 2008 la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a akiris ĝin, pli korekte la franca Abatejo Notre-Dame de Bellaigue. Intenco estas fondi surloke monaĥejon benediktanan por viroj.

Reichenstein, super la Rur-valo
Bieno Reichenstein, somero 2012

Situo redakti

La monaĥejo situas sur monteto profunde en la valo de la rivero Rur, ĉ. 30 kilometrojn sude de Akeno, je 5 kilometrojn disde la urbokerno de Monschau, preskaŭ ĉe la landlimo kun Belgio.

Arkitekturo redakti

El la aktiva monaĥeja tempo konserviĝis nur la iama priorejo, la kirketo kaj la malantaŭ la kapelo situanta ekonomia alo. La aliaj ejoj datumas de la 19-a jarcento.

La kapelo estas brika konstruaĵo kun 3/8-ĥorejetendiĝo. Oni tegmentis ĝin en 1980 ardeze. La priorejo, duetaĝa konstruaĵo kaj la aliaj flankaj ejoj jam dum la 1970-aj jaroj nove tegmentitis.

Dum la restaŭradlaboroj oni eksupozis ke kelkaj ejeroj povus esti eĉ pli malnovaj ol ĝis tiam pensite. El kelkaj spuroj en la preĝejeto oni povas konkludi ke ĝi jam datumas el la frua Mezepoko kaj estus sekve ĉ. 400 jarojn pli malnova. Tiaj spuroj estas la senfunkcia rondarkoj kaj aliaj konstrusignoj (ekz. senfunkciaj subtenaj kolonoj videblaj ankaŭ de ekstere). En la kuro de la tempo iĝis multaj riparadoj kaj ŝanĝoj tiel ke akurata interpreto pristruktura ankoraŭ ne ĉiam, ne ĉie eblas.

Historio redakti

En la dua duono de la 11-a jarcento fondis la grafoj kaj postaj dukoj de Limburg altan burgon sur monto ĉe la Rur-rivero proksime de la rojo Ermesbach, por defendi la posedaĵojn. Danke al Reichenstein la teritorioj sude de Akeno, Hof kaj Forsto Konzen tre ekgravis. Ĉar la konstruaĵo ne respondis al ĉiuj minimumaj postuloj de vera remparilo, la limburgaj dukoj donacis en 1136/37 la Burgon Richwinstinne (=Reichenstein) al la ordeno de la premonstrantoj. La monaĥejo estis komence duobla, do porvirina kaj porvira. Poste la monakoj forlasis la regionon kaj iris al monaĥejo Steinfeld. La monakinoj restis ĝis 1487 surloke. Poste venis kanonikoj el Kall-Steinfeld kaj eksetlis tie ĉi. En 1543 detruis Reichenstein la trupoj de la katoliko Karl von Egmond, poste estis ĝia rekonstruo.

Inter 1639-86 Stephan Horrichem estris la monaĥejon, kiu ĝis hodiaŭ nomiĝas Apostolo de de la Altaj Marĉoj. La rekonstruo de la priorejo en ĝia nuna formo finiĝis en 1687. La konsekro de la restarigita kapelo estis en 1693.

La fino de la monaĥejo anoncis sin en la jaro 1794 per la franca okupado de la teritorioj de je la maldekstra bordo de Rejno. En 1802 sekularigo per Napoleono Bonaparte forigis la monaĥejan uzon. La posedaĵoj kelkajn jarojn ludonitis, poste (en 1808) venditis al la tukfabrikantoj kaj poste landa deputito Bernhard Böcking. La bieno, kun siaj 125 hektaroj, nombriĝis inter la plej grandaj siajspece en la regiono de Monschau. La posedantoj alternis ĝis la jaro 2008-a.

La komencoj de la meteologiaj mezuroj en la supera Rur-valo instigitis fare de la posedantoj de la Reichenstein-bieno mem. Jam en 1891 estis la unuaj mezuroj, oficiala mezurado (ekz. de precipitoj) komenciĝis en la 1.7.1892. La kirkon oni uzis unue kiel ŝafostalo, poste por fabriki formaĝon kaj poste (ĝis 1971) kiel fojna garbejo. En 1971 la komplekso servis al la filmigo de Tatort-epizodo (krimfilmserio, fare de ARD). En 1973 aĉetis Ernst Wilhelm Handschumacher kaj lia edzino Helma la iaman monaĥejon kaj engaĝiĝis pri la rekonstruo de la kirko kaj de la aliaj ejoj. Post transdono al la menciita sacerdota fratio konservema en septembro 2008 la kirko rekonsekritis en la 16.5.2009. La oficejo pri monumentprotektado de Rejnlando-Palatinato deklaris la kompleksaron ideala por konservado.

 
Panoramo: korto kun ĉefa ejo kaj kirketo

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kloster Reichenstein en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti