Monaĥejo Sankta Jakobo (Jerusalemo)
La Monaĥejo aŭ Katedralo Sankta Jakobo (armene Սրբոց Յակոբեանց Վանք Հայոց [Srboc Hakobjanc vank]) estas armena preĝejo de la 12-a jarcento de la Armena kvartalo en Jerusalemo, proksime al la enirejo de la kvartalo tra la Pordego Ciono. La katedralo estas dediĉita al du kristanaj sanktuloj: Jakobo, filo de Zebedeo (Jakobo la Granda) (unu el la Dek du Apostoloj de Jesuo) kaj Jakobo la frato de Jesuo (Jakobo la Justa)[1] . Ĝi situas proksime al la Preĝejo Sanktaj Ĉefanĝeloj.
Monaĥejo Sankta Jakobo | ||
---|---|---|
kristana preĝejo • monaĥejo • katedralo [+] | ||
Koordinatoj | 31° 46′ 29″ N, 35° 13′ 44″ O (mapo)31.77465935.228912Koordinatoj: 31° 46′ 29″ N, 35° 13′ 44″ O (mapo) | |
Monaĥejo Sankta Jakobo | ||
Vikimedia Komunejo: Cathedral of St. James, Jerusalem [+] | ||
Ĝi estas la ĉefa preĝejo de la Armena Patriarkejo de Jerusalemo, ankaŭ konata kiel la Armena Patriarkejo de Sankta Jakobo.
Referencoj redakti
- ↑ "St. James Cathedral", The Jerusalem Post, 4an de junio 2009. Kontrolita 5an de julio 2009.