Monaĥejo Zwettl (germane Stift Zwettl) estas monaĥejo de la Cistercianoj kaj situas en Waldviertel en Malsupra Aŭstrujo. Ĝi ekzistas seninterrompe ekde sia fondiĝo en la jaro 1138 kaj estas do post la monaĥejoj Rein kaj Heiligenkreuz la tria plej aĝa ekzistanta cisterciana monaĥejo tutmonde. Ĝi situas proksime de la samnoma urbo Zwettl. Tipe la cisterciana monaĥejo troviĝas ĉe la valfundo kaj staras en kurbo de la rivero Kamp.

Monaĥejo Zwettl
germane: Stift Zwettl, ĉeĥe: Světelský klášter, latine: Clara Vallis
monaĥejo
Paradiza korto
Oficiala nomo: Monaĥejo Zwettl
Ŝtato Aŭstrio Aŭstrio
Federacia lando Malsupra Aŭstrio
Distrikto Distrikto Zwettl
Municipo Zwettl
Historia regiono Waldviertel
Situo Monaĥejo Zwettl
 - koordinatoj 48° 37′ 01″ N 15° 12′ 00″ O / 48.61694 °N, 15.20000 °O / 48.61694; 15.20000 (mapo)
Fondo 1137
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Ordeno Cistercianoj
Situo enkadre de Aŭstrio
Situo enkadre de Aŭstrio
Situo enkadre de Aŭstrio
Vikimedia Komunejo: Zwettl Abbey
Retpaĝo: Monaĥejo en Zwettl
Portalo pri Ĉeĥio
Superrigarda mapo ĉe la monaĥeja portalo
Klostro
Preĝejo
Romanika puto
Fasado

Historio redakti

La monaĥejo ekestis en 1138 kiel filio de monaĥejo Heiligenkreuz kaj apartenis per tio al la filiaro de la pramonaĥejo Morimond. Reĝo Konrado la 3-a konstatis la feŭdestrecon per dokumento el oktobro de 1139 kaj suverenigis la monĥejon disde ĉia vokteco. En 1159 oni konsekris la monaĥopreĝejon. En 1185 la abatejo akiris parton el la baseno de Třeboň en suda Bohemujo kaj vendis ĝin en 1250.[1] En 1266 Čeč de Weleschin, edzo de Gisela Kuenringer transdonis la vilaĝon Reinprechts al la abatejo Zwettl.[2] La preĝejo fakte estis maŭzoleo pro la dinastio Kuenringer.

Grava estis la skribejo (scriptorium) de la monaĥejo, kiu provizis la monaĥejon per rapide kreska librostoko. La fondolibro de Zwettl el 1311 kun urbario, nomata „ursohaŭto“, estas unu el la plej gravaj konserviĝintaj manskribaĵoj tiutempaj.

Elstaraj estas la malfruromanika resp. frugotika klostro, kiu enfermas la klostrokorton. Tiu ĉi simboligas la paradizon. Aliaj ĝardenoj estas la abateja korto laŭ speco de itala palacarĥitekturo kaj la prelatoĝardeno, malofta novbaroka florĝardeno laŭ angla modelo. Gravaj estas krome la frugotika putodomo kaj la romanika kapitulejo kun impona unukolona arĥitekturo.

En 1427 Husanoj sub Prokop Holý plejparte detruis la monaĥejon dum la batalo ĉe Zwettl. Iom post iom la monaĥejo kaj la feŭdobienoj prilaborataj de subigitaj kamparanoj resaniĝis; poksimume 1490 la grandioza gotika abatopreĝejo estis finita. En ĉi tiu jarcento oni ankaŭ fondis knaboĥoron. En 1544 Jakob Künigswerth instalis la unuan orgenon.

En la 18-a jarcento la monaĥejo estis profunde barokigata kaj ricevis interalie barokan okcidentturan fasadon. La turo estas per 82 metroj da alteco la dua plej alta turo de Malsupra Aŭstrujo. Ankaŭ la biblioteko kun sia multkolora tegmentfreskoj devenas el ĉi tiu epoko.

Literaturo redakti

  • Gerhard Stenzel: Von Sift zu Stift in Österreich. Mit Luftbildaufnahmen von Lothar Beckel. Vieno 1977, ISBN 3-218-00298-2, jen: Kuenring oder Babenberg. Zisterzienserstift Zwettl in Niederösterreich mit eindrucksvoller Bebilderung Seite 54 bis 57 und Seite 258 bis 209 mit den Pfarreien Gobelsberg, Großinzersdorf, Großschönau, Jagenbach, Oberstrahlbach, St.Wolfgang, Windigsteig, Wurmbrand und Zisterndorf.
  • Karl Kubes, Joachim Rössl, Herbert Fasching: Stift Zwettl und seine Kunstschätze. Verlag Niederösterreichisches Pressehaus, St. Pölten, Vieno 1979, ISBN 3-85326-481-6
  • Ursula Pechloff: Stift Zwettl. Kunstverlag Peda, Passau, 1995, ISBN 3-930102-71-4
  • Johann Tomaschek: Zisterzienserstift Zwettl. Brandstätter, Wien 1989, ISBN 3-85447-323-0
  • Burgen,Stifte und Schlösser Regionen Waldviertel, Donauraum, Südböhmen, Vysočina, Südmähren ISBN 978-3-9502262-2-5, p. 124 kaj sekvaj

Referencoj redakti

  1. Joachim Bahlcke k. a.: Handbuch der historischen Stätten Böhmen und Mähren, Kröner-Verlag, Stutgarto 1998, ISBN 3-520-32901-8, p. 666.
  2. Valentin Schmidt/Alois Picha: Urkundenbuch der Stadt Krummau in Böhmen. I. Band. 1253–1419. Prago, 1908, pj. 2–4.

Eksteraj ligiloj redakti