Mona iluzio estas situacio, kiam laboristoj aŭ entreprenoj malĝuste komprenas evoluon de preznivelo. Por ekzemplo, laboristo notas, ke lia salajro plialtiĝas, sed li ne registras (almenaŭ dum mallonga periodo), ke prezoj de varoj ankaŭ plialtiĝas.

Entreprenoj registras, ke iliaj propraj prezoj plialtiĝas, sed ili ne komprenas, ke baldaŭ plialtiĝos salajroj, luprezoj, ktp. Do, entreprenoj bonvolas plialtigi produktadon. Monaj iluzioj estas kialoj de plialtiĝo de prezoj kaj okupateco.

Post iom da tempo, monaj iluzioj malaperas kaj rezulte okupateco kaj nivelo de produktado revenas al la komenca nivelo.

Vidu ankaŭ redakti