La Monakejo Orphal (germane: Kloster Orphal) proksime de Töttelstadt (Erfurto), Germanio, estas pereinta kaj legenda monaĥejo troviĝanta apud la forlasita loko Orfall.

Muelejo Grundmühle en la Weißbach-valo
Vojindikilo al la malaltebenaĵo Orphaler Grund

Historio redakti

La monakejo estis verŝajne sub la patroneco de Sankta Georgo kaj donacitis fare de la fratoj Eberhard kaj Kuno el Trier. La loko Orphal havis la unuan mencion endokumentan en 1074 en donacdokumenta letero de la monakejo en Zierenberg-Burghasungen.

La lasta mencio de la loko Orphal estis en 1307. La ĉefepiskopo de Majenco klopodis savi la moankejon transdoninte la patronecrajtojn al la tiam tre riĉa Petro-monakejo erfurta. Post kvazaŭ kompleta kadukiĝo iĝis en 1470 novkonsekro de preĝejeto, kiu ja estis sub administrado de la petromonakejanoj. Unu kialo estas la onidiro ke videblus regule homo en froko benanta per benakvo la lokon en la memortago de Sankta Bonifaco. Ĉirkaŭ la jaro 1530 la kapelo finfine forlasitis pro la Reformacio.

Priskribo redakti

La monakejo situis en la t.n. Orphal-malaltebenaĵo proksime de la torento Weißbach. La topografiaj mapoj de Töttelstädt nomas la grundon ĝis hodiaŭ Orphaler Kirche. Hodiaŭ troviĝas surloke ankoraŭ muelejo kun restoracio apud kelkaj tre malmultaj murorestoj monakejaj. En la muelejo (Grundmühle: temas pri tre ŝatata ekskursocelo por erfurtanoj) ja troviĝas kelkaj bildoj de la monakejo. Sed klaras ke ili pentritis nur longe post ties ruiniĝo.[1][2][3] La muelejo konstruitis en 1794 kaj funkciis 120 jarojn por mueli grenon kaj oleon. Post malekfunkcio komenciĝis knajpiĝo.

La altetebenaĵo je 300 metroj de alteco nomiĝas, kiel dirite, Orphaler Berg. Eeoste de ĝi estas la monteto Katzenberg. En malaltaĵo inter ambaŭ altaĵoj fontas eta fontano (Klosterbrunnen) estante sub Grundmühle. Ĉio tia estas indikoj pri monakeja historio.

La malapero monakeja estas la intrigo de loka legendo.[4] En la 28-a de aŭgusto 2016 konsekritos nova kruco memoriga surloke. Ĝi iĝos eble nova pilgrimloko.[5]

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti