Monda estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la suda parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Monda
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 937  (2023) [+]
Loĝdenso 51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 38′ N, 4° 50′ U (mapo)36.6302937-4.8277138Koordinatoj: 36° 38′ N, 4° 50′ U (mapo) [+]
Alto 427 m [+]
Areo 58 km² (5 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monda (Malago)
Monda (Malago)
DEC
Monda
Monda
Situo de Monda
Monda (Hispanio)
Monda (Hispanio)
DEC
Monda
Monda
Situo de Monda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monda [+]
vdr
Monda en la provinco Malago.

Ĝi estas en la komarko Valo de Guadalhorce kaj en la areo Sierra de las Nieves. Je 427 metroj de altitudo, ĝia municipa teritorio havas areon de 58 km² kaj estas 2594 loĝantoj (2019).

Kelkaj historiistoj situas tien la loko de la fama batalo de Munda inter Julio Cezaro (kiu ja estis en la areo) kaj la fratoj Pompejo. Pli certa estas, ke je la eniro de la islamanoj al Iberio, la teritorio kiu nun estas en la municipo, estis integrita en la defendosistemo de la Valo de Guadalhorce, pere de la konstruado de ĝia kastelo. En la 16a jarcento la lokaj restintaj moriskoj estis forpelitaj post la malsukceso de la ribelo de Alpujarras kaj iliaj posedoj estos okupitaj de novaj loĝantoj alvenintaj ĉefe el Kastilio.

Vidu ankaŭ redakti