Monda Ŝaka Ĉampionumo

La titolo de mondĉampiono pri ŝako estas la plej alta rango por ŝakistoj. Normale la titolo estas donita per kvalifika turniro kaj finfine per batalado inter du ludistoj. La unua oficiala ŝaka ĉampiono estis la aŭstro Wilhelm Steinitz post sia venko kontraŭ Johannes Hermann Zukertort en la jaro 1886. La unua virina ŝakmondĉampiono iĝis la ĉeĥino Vera Menchik en 1927. La nuna vira mondĉampiono estas Ding Liren, la virina mondĉampiono estas la ĉinino Ju Wenjun.

La nuna ŝakmondĉampiono Ding Liren

Ĝis 1948 la metodo determini la mondĉampionon estis ĉiam per batalado inter du ludistoj. Pro la morto de la tiama mondĉampiono Aleksandro Aleĥin oni organizis 1948 turniron, la venkinto Michail Botwinnik ricevis la titolon. Poste la metodo estis ree batalado inter du ludistoj, inter la mondĉampiono kaj la venkinto de kandidata turniro. Ekde 1997 ĝis 2004 la monda ŝakasocio FIDE determinis la mondĉampionon per rekte elimina (nokaŭta) sistemo, en la jaroj 2005 kaj 2007 per duronda turniro inter 8 ludistoj.

16a Mondĉampiono: Ding Liren (2023-) redakti

16a Mondĉampiono: Magnus Carlsen (2013-2023) redakti

Magnus Carlsen gajnis la kandidatoturneon en Londono en printempo 2013 kaj la mondan titolon venkante Viswanathan Anand la 22-an de novembro 2013.

15a Mondĉampiono: Viswanathan Anand (2007-2013) redakti

Anand defendis sian titolon inter la 14an kaj la 29an de oktobro 2008 en Bonn, Germanio per konkurso de maksimume 12 partioj kontraŭ Kramnik. Oni promesis revanĉon al Kramnik antaŭ la ĉampionado 2007 en la sekvonta jaro, se li perdus la titolon. Post la dekunua partio la antaŭiĝo de Anand sufiĉis kaj la konkurso antaŭtempe estis finita.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 rezulto
  Viswanathan Anand ½ ½ 1 ½ 1 1 ½ ½ ½ 0 ½
  Wladimir Kramnik ½ ½ 0 ½ 0 0 ½ ½ ½ 1 ½

Neoficialaj mondĉampionoj redakti

Nomo Daŭro Lando
Pedro Damiano ~1520 Portugalio
Ruy López de Segura ~1560 Hispanio
Paolo Boi kaj Leonardo da Cutri ~1575 Italio
Alessandro Salvio ~1600 Italio
Gioachino Greco ~1620 Italio
Legall de Kermeur ~1730–1747 Francio
François-André Danican Philidor ~1747–1795 Francio
Alexandre Deschapelles ~1800–1820 Francio
Louis de la Bourdonnais ~1820–1840 Francio
Howard Staunton 1843–1851 Britio
Adolf Anderssen 1851–1858 Germanio
Paul Morphy 1858–1859 Usono
Adolf Anderssen 1860–1866 Germanio
Wilhelm Steinitz 1866–1886 Bohemio/Aŭstrio

Oficialaj mondĉampionoj redakti

Nomo Daŭro Lando
Wilhelm Steinitz 1886–1894 Aŭstrio-Hungario/Usono
Emanuel Lasker 1894–1921 Germanio
José Raúl Capablanca 1921–1927 Kubo
Aleksandro Aleĥin 1927–1935/1937–1946 Rusio/Francio
Max Euwe 1935–1937 Nederlando
Miĥail Botvinnik 1948–1957/1958–1960/1961–1963 Sovetunio
Vasilij Smislov 1957–1958 Sovetunio
Miĥail Tal 1960–1961 Sovetunio
Tigran Petrosjan 1963–1969 Sovetunio
Boris Spasskij 1969–1972 Sovetunio
Bobby Fischer 1972–1975 Usono
Anatolij Karpov 1975–1985 Sovetunio
Garri Kasparov 1985–2000 Sovetunio/Rusio
Vladimir Kramnik 2000–2007 Rusio
Viswanathan Anand 2007-2013 Barato
Magnus Carlsen 2013-2023 Norvegio
Ding Liren de 2023 Ĉinio

Mondĉampionoj laŭ FIDE, de 1993 ĝis 2007 redakti

Nomo Daŭro Lando
Anatolij Karpov 1993–1999 Rusio
Aleksandro Ĥalifman 1999–2000 Rusio
Viswanathan Anand 2000–2002 Barato
Ruslan Ponomarjov 2002–2004 Ukrainio
Rustam Kasimĝanov 2004–2005 Uzbekio
Veselin Topalov 2005–2007 Bulgario

Virinaj mondĉampionoj redakti

Nomo Daŭro Lando
Vera Menchik 1927–1944 Ĉeĥio/Britio
Ljudmila Rudenko 1950–1953 Sovetunio
Jelisaweta Bykowa 1953–1956/1958–1962 Sovetunio
Olga Rubzowa 1956–1958 Sovetunio
Nona Gaprindaschwili 1962–1978 Sovetunio (Kartvelio)
Maja Tschiburdanidse 1978–1991 Sovetunio (Kartvelio)
Xie Jun 1991–1996/1999–2001 Ĉinio
Zsuzsa Polgár[1] 1996–1999 Hungario
Zhu Chen 2001–2004 Ĉinio
Antoaneta Stefanowa 2004–2006 Bulgario
Xu Yuhua 2006-2008 Ĉinio
Alexandra Kosteniuk 2008-2010 Rusio
Anna Ushenina 2012-2013 Ukrainio
Hou Yifan 2010-2012/de 2013 Ĉinio

Referencoj redakti

  1. SMITH, Chuck. Sesfoja olimpika ĉampiono estas ESPERANTISTINO! (esperante). Kontakto (revuo), p. 202 (2004-04-04). Alirita 2020-06-03.