Monda Tago de Sano

Monda Tago de Sano estas tutmonda konsciiga tago pri sano celebrata ĉiujare la 7an de Aprilo, sub la sponsoreco de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), same kiel de aliaj rilataj organizoj.

Poŝtmarko de Libio pri la Monda Tago pri Sano.

En 1948, la MOS okazigis la unuan Tutmondan Sanasembleon. La Asembleo decidis celebri la 7an de Aprilo ĉiujare, kun efiko el 1950, kiel la Monda Tago de Sano. La Monda Tago de Sano okazis por marki la fondon de la MOS kaj estas rigardata kiel oportuno fare de la organizaĵo por altiri tutmondan atenton al afero de plej gravo por la monda sano ĉiujare.[1] La MOS organizas internaciajn, regionajn kaj lokajn okazaĵojn en tiu Tago rilate al partikulara temo. La Monda Tago de Sano estas agnoskita de kelkaj registaroj kaj ne-registaraj organizaĵoj kun interesoj en publika sano, kiuj organizas ankaŭ aktivecoj kaj fokusas ilian subtenon en gazetaraj informoj, kiel la Global Health Council.[2]

Agadaj Tagoj redakti

La Monda Tago de Sano estas unu el 11 oficialaj kampanjoj por monda sano markitaj de la MOS, kun la Monda Tago kontraŭ Tuberkulozo, Monda Semajno por Imunigo, Monda Tago kontraŭ Malario, Monda Tago sen Tabako, Monda Tago kontraŭ Aidoso, Monda Tago de Sangodonantoj, Monda Tago kontraŭ la malsano Ĉagas, Monda Tago por la Sekureco de Pacientoj, Monda Semajno por la Antimikrobia Konscio kaj Monda Tago kontraŭ Hepatito.[3]

Multnombraj Mondaj Tagoj pri iu aŭ alia sanitara temo ekestis intertempe:

Notoj redakti

  1. World Health Organization: World Health Day. Alirita la 16an de Marto 2011.
  2. Global Health Council: World Health Day Arkivigite je 2011-09-30 per la retarkivo Wayback Machine de Lara Endreszl, 7a de Aprilo 2009.
  3. World Health Organization: WHO campaigns.