Monda Tago kontraŭ Infanlaboro

La Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) deklaris la 12-an de junio kiel internacia tago, Monda Tago kontraŭ Infanlaboro.[1]

La Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) lanĉis la planon de la Monda Tago kontraŭ Infanlaboro en 2002 por koncentri la atenton en la troan tutmondan ampleksecon de la infanlaboro kaj en politiko por elimini ĝin. La 12a de junio ĉiujare, tiu monda tago kunigas la klopodojn de registaroj, organizoj kaj de dungistoj kaj de laboristoj (sindikatoj), reprezentantoj de la civila socio, amaskomunikiloj, neregistaraj organizoj kaj multaj aliaj agantoj sur loka nivelo, kiel lernejoj kaj lokaj registaroj, en la kampanjo kontraŭ la infanlaboro.[2]

En 2018, la Monda Tago por la Sekureco kaj la Sano en Laboro kaj la Monda Tago kontraŭ Infanlaboro unuiĝis en kuna kampanjo por plibonigi la sekurecon kaj la sanon de la junaj laboristoj kaj finigi la infanlaboron.

La kampanjo celas akceli la agadon por atingi la celon de daŭrigebla disvolvo 8, partikulare la atingotaĵo 8.8 helpi labormediojn kiuj estu sekuraj por ĉiuj laboristoj por 2030 kaj la atingotaĵo 8.7 finigi ĉiujn manierojn de infanlaboro por 2025. Por atingi tiujn celojn profite al la estonta generacio de laborforto necesas adopti kongruan kaj integritan fokuson por la eliminado de la infanlaboro kaj la helpo al kulturo de preventado pri sekureco kaj la sano en laboro.

Por tiuj celoj la integrita strategio celas jenon:

• La infanoj en situacio de infanlaboro devas esti retiritaj el ĉiaj manieroj de laboro por kiuj ili ankoraŭ ne atingis la minimuman aĝon, kaj oni devas garantii al ili aliron al bonkvalita edukado. La danĝera infanlaboro devas esti prioritato en la integrita fokuso por elradikigi ĉiajn manierojn de infanlaboro. Oni devas atenti ĉefe la plej junajn infanojn (el 5 al 11 jaroj) por kiuj la progreso stagnis kaj la infanlaboro pliiĝis ekde 2012. Neniam oni finigos la infanlaboron se la infanoj povas ankoraŭ aliri al tiu.

• La landaj listoj de danĝeraj laboroj malpermesataj por infanoj devas inkludi tiujn laborojn kiuj, pro sia naturo aŭ pro siaj laborkondiĉoj, estas danĝeraj.

• Ĉiuj infanoj pli junaj ol 18 jaroj kiuj faras danĝerajn laborojn devas esti retiritaj el tiuj. Se la laboro estas esence danĝera aŭ se estas ĝenerala aŭ media risko, la infano tuj devas esti retirita entute de la laborloko. Same, por protekti la infanojn kies aĝo estas super la minimuma laŭleĝa aĝo de akcepto en dungado.

Notoj redakti