Monda Tago sen Tabako

La Monda Tago sen Tabako estas internacia tago festata ĉiujare la 31-an de majo, kies celo estas instigi la homojn eviti almenaŭ 24 horojn la konsumon de tabako kaj proponante la definitivan forlason. Ĝi ankaŭ utilas por reliefigi la staton de la disvastigo de fumado en la mondo kaj atentigi la publikon pri la damaĝoj, kiujn la substanco kaŭzas al la homa sano inkluzive de tumoroj, damaĝoj al la koro kaj sangocirkulado ktp.). Laŭ statistikaj datumoj el 2011, la Monda Organizo pri Sano (MOS) taksis, ke ĉirkaŭ ses milionoj da homoj perdas sian vivon ĉiujare pro fumado[1].

Rozo en cindrujo uzita tiel simbolo de la tago

La tago estis iniciatita de MOS la 7-an de aprilo 1988, je la 40-jariĝo de la Organizo. De tiam kreskas la intereso pri tiu kampanjo ĉe registaroj, sanorganizoj kaj la publiko. Ruĝaj rozoj estas uzataj kiel simbolo.

La medicinaj studentoj en Ĝakarto manifestacias kontraŭ tabako tagon antaŭ la Monda Tago Sen Tabako, en Bundaran Hotel Indonezio, Centra Ĝakarto, Indonezio, la 30-an de majo 2010.

Sloganoj de la Tago redakti

Ĉiujare la Monda Organizaĵo pri Sano elektas temon, por krei pli unuecan tutmondan mesaĝon por la "senfuma tago". Ĉi tiu numero fariĝas ĉefa ero de la Tabaka Agendo de la Monda San-Organizo por tiu jaro. La Monda Organizaĵo pri Sano kontrolas la kreadon kaj distribuadon de temaj reklamaj materialoj, inkluzive broŝurojn, flugfoliojn, afiŝojn, retejojn kaj gazetaron. En 2008 ankaŭ filmetoj estis enmetitaj kadre de la kampanjo "Sen tabakaj junuloj", kaj en 2009 la podkastoj ankaŭ estis en la kampanjo.

  • 1988 - Tobacco or Health: choose health ("Tabako aŭ sano: elektu sanon")
  • 1989 - Women and tobacco: the female smoker: at added risk ("Virinoj kaj tabako: la fumantino en aldona risko")
  • 1990 - Childhood and youth without tobacco: growing up without tobacco ("Infanaĝo kaj junaĝo sen tabako: kreski sen tabako")
  • 1991 - Public places and transport: better be tobacco free ("Publikaj lokoj kaj transportado: pli bone troviĝi libera de tabako")
  • 1992 - Tobacco free workplaces: safer and healthier ("Laborejoj sen tabako: pli sekuraj kaj pli sanaj")
  • 1993 - Health services: our windows to a tobacco free world ("Sanservoj: niaj fenestroj al mondo sen tabako")
  • 1994 - Media and tobacco: get the message across ("Amasmedioj kaj tabako: plusendi la mesaĝon")
  • 1995 - Tobacco costs more than you think ("Tabako kostas pli ol vi pensas")
  • 1996 - Sport and art without tobacco: play it tobacco free ("Sporto kaj arto sen tabako: ludu sentabake")
  • 1997 - United for a tobacco free world ("Unuiĝintaj por mondo libera de tabako")
  • 1998 - Growing up without tobacco ("Kreski sen tabako")
  • 1999 - Leave the pack behind ("Forlasu la pakaĵeton")
  • 2000 - Tobacco kills, don't be duped ("Tabako mortigas, ne estu trompata")
  • 2001 - Second-hand smoke kills ("Pasiva fumado mortigas")
  • 2002 - Tobacco free sports ("Sporto sen tabako")
  • 2003 - Tobacco free film, tobacco free fashion ("Filmoj sen tabako, modo sen tabako")
  • 2004 - Tobacco and poverty, a vicious circle ("Tabako kaj malriĉeco, malvirta cirklo")
  • 2005 - Health professionals against tobacco ("La sanprofesiuloj kontraŭ la tabako")
  • 2006 - Tobacco: deadly in any form or disguise ("Tabako: mortiga laŭ ĉiuj aspektoj")
  • 2007 - Smoke free inside ("Sen fumo interne")
  • 2008 - Tobacco-free youth ("Junularo sen tabako")
  • 2009 - Tobacco health warnings ("San-avertoj pri tabako")
  • 2010 - Gender and tobacco with an emphasis on marketing to women ("Ĝenro kaj tabako kun emfazo al la porvirina reklamo")
  • 2011 - The WHO Framework Convention on Tobacco Control ("La Konvencio de OMS por limigo de tabako")
  • 2012 - Tobacco industry interference ("Interfero de la tabakindustrio")
  • 2013 - Ban tobacco advertising, promotion and sponsorship ("Forbari la reklamadon, disvastigon kaj sponsoradon ligitan al tabako")
  • 2014 - Raise tobacco tax, lower death and disease ("Levu imposton por tabako, malkreskigu morton kaj malsanon")
  • 2015 - Stop illicit trade of tobacco products ("Haltigu la kontraŭleĝan komercadon de tabakoproduktoj")
  • 2016 - Get ready for plain packaging ("Pretiĝu por plenklara pakaĵo")
  • 2017 - Tobacco threats us all: protect health, reduce poverty and promote development ("Tabako minacas nin ĉiujn: protektu la sanon, reduktu malriĉecon kaj antaŭenigu disvolviĝon")
  • 2018 - Tobacco breaks hearts: choose health, not tobacco ("Tabako rompas korojn: elektu sanon, ne tabakon")
  • 2019 - Tobacco and lung health ("Tabako kaj pulma sano")
  • 2020 - Tobacco and related industry tactics to attract yonger generations ("Tabako kaj relativa industrio taktiko kiu atrakti plui junam generacion")
  • 2021 - Commit to quite ("Kompromitu rezigni")
  • 2022 - Tobacco: Threat to our environment ("Tabako: minaco pri miaj medio")
  • 2023 - Grow food, not tobacco ("Kresku manĝaĵon, ne tabako")

Premioj redakti

Ekde 1988, la Monda Organizaĵo pri Sano donas premiojn al organizoj aŭ individuoj, kiuj faris esceptajn kontribuojn por redukti konsumadon de tabako. Tutmondaj Premioj "Ne-Fumantaj" estas donitaj de ses malsamaj regionoj de la mondo (Afriko, Ameriko, Orienta Mediteraneo, Eŭropo, Sudorienta Azio kaj Okcidenta Pacifiko).[2]

Notoj redakti

  1. Monda Tago sen Tabako 2011 (flugfolio en la angla)
  2. Premioj Monda Tago Sen Tabako 2009 - la gajnintoj, Monda Organizaĵo pri Sano