"Monda Tegmento" - en aliaj lingvoj ekzemple angle "roof of the world"germane "Dach der Welt" - nuntempe estas metafora nomo por la plej altaj regionoj de Centra Azio, kiuj en la tibeta altebenaĵo antaŭ konsistigas la plej ampleksan, averaĝe pli ol 4.500 metrojn altan, geologian mason de la mondo.

la “Monda Tegmento” el la kosmo

La "monda tegmento" inkluzivas la regionojn de

Ĉiuj tri regionoj varbas per la termino, kaj foje ĝi uziĝas por iu el la tri.

En pli malnovaj enciklopedioj la nomo tamen ekskluzive uziĝis por la altebenaĵo Pamiro - tiel ekzemple faris la germana enciklopedio Der Große Brockhaus, eldono 1928 ĝis 1935, aŭ la angla The Columbia Encyclopedia el la jaro 1942. Ĉi-lasta enciklopedio eĉ klarigis, ke la vorto "Pamiro" devenus el la persa lingvo kaj signifus "monda tegmento", dum tamen la unue citita germana enciklopedio klarigis, ke "Pamiro" devenus el la tjurka lingvaro kaj signfus "malvarma stepa paŝtejo".