Monda marŝo kontraŭ infanlaboro

En 1998 okazis la Monda marŝo kontraŭ infanlaboro - france marche mondiale contre le travail des enfants, hindie ग्लोबल मार्च अगेंस्ट बाल श्रम, angle Global March Against Child Labour. Ĝi mestis organizita de la Sudazia Koalicio pri Infana Sklaveco (angle South Asian Coalition on Child Servitude, SACCS), kiu komencis organizi tiajn marŝojn en Barato ekde 1993 por batali kontraŭ infanlaboro, per la denunco de infanlaboraj kondiĉoj. La organizantoj savis infanojn el laborejoj, kie ili dungiĝis, igis ilin aperi antaŭ la amaskomunikiloj kaj organizis tiujn marŝojn en Barato, por fari sian agon pli videbla.

La tutmonda marŝo okazis inter januaro kaj junio 1998, kunigante infanlaboristojn de diversaj landoj, lokajn plenkreskulajn aktivulojn kaj aktivulojn el okcidentaj landoj. La celo estis altiri televidan famon, por atesti pri la vivkondiĉoj de la infanlaboristoj kaj por unuigi la malsamajn ativulojn pri la temo (ne-registaraj organizaĵoj, sindikatoj, interalie infansindikatoj, asocioj pri infanaj rajtoj). Partoprenantoj trairis entute cent landojn por atingi Ĝenevo, kie okazis la konferenco de la Internacia Organizo de Laboro. Post tio, el la projekto iĝis daŭra reto de ne-registaraj organizaĵoj, sindikatoj, interalie infansindikatoj, asocioj pri infanaj rajtoj kaj engaĝitaj individuoj, kiu aparte en la jubileoj de la marŝo, en 2003, 2008, 2013 kaj aktuale en 2018 aparte rememorigis pri la evento.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti