Por la Mondial proponita de René de Saussure, vidu Nov-Esperanto.

Mondialo (Mondial) estas planlingvo kreita de la sveda gimnazia instruisto Helge W. Heimer (1890-1959) kaj unue publikigita en 1943. La lingvo estas bazita sur la modernaj latinidaj lingvoj, ĉefe la franca, itala kaj hispana. La projekto do klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Inter 1943 kaj 1957 aperis gramatikoj kaj vortaroj en la sveda, franca kaj angla lingvo kaj ankaŭ konversaciaj tekstoj. Tiuj estis ofte rencenzataj en favora tono ankaŭ de profesiaj lingvistoj. Oni aparte laŭdis la belsonecon de la lingvo. En la 1950-aj jaroj ĝi estis ankaŭ menciita en la dua eldono de la tiam ĉefa sveda enciklopedio Svensk Uppslagsbok kiel unu el la du ĉefaj svedaj planlingvoj; la alia estis ling. Kvankam mondialo ofte estis laŭdata, ĝi neniam sukcesis ensociiĝi.

Mondialo similas al Interlingvao. Dum la vortprovizo de tiu lasta konsistas el, unue, prototipaj formoj proksimaj al la latinaj kaj, due, unuopaj neasimilitaj pruntaĵoj el la franca kaj aliaj modernaj lingvoj, la vortprovizo de mondialo devenas pli rekte el la modernaj lingvoj, kaj ne montras tiujn du klasojn.

La gramatiko de mondialo estas pli simpla ol tiuj de ĝiaj fontlingvoj, sed estas tolerataj kelkaj malregulaĵoj, en kelkaj kazoj ankaŭ "supletiva" formvariado.

Ekzemploj redakti

Rimarko pri ortografio kaj prononco:

  • [ts] skribiĝas z, sed c antaŭ i kaj e: zar, azur; place, civil
  • [dʒ] skribiĝas j, sed g antaŭ i kaj e: ja, juriste; agente, gimnaste
  • [ɡ] skribiĝas g, sed gu antaŭ i kaj e: guste, grande; guera, guide
  • [k] skribiĝas c, sed qu antaŭ i kaj e: cultur, clar; quel, qui.

Anecdote redakti

 
 Tristan Bernard, le autor humoristique, havi un dia prendate place con un amico in un vagon de primer clase por andar a Versalies. Il alumavi imediatemente un bon cigar, que il comenzavi da fumar con visible satisfacion. Alor un senior entravi i dicavi in un ton iritante a Tristan Bernard da gectar le cigar o da andar in un altere compartimente. Nul response. Le senior inconosate repeta su demande, ma in van. Fuor se de indignacion, il precipita se fuor del compartimente i returna algue momentes dopo con le conductor.

"Cel senior ha nulo da dicar ci", dicavi alor Tristan Bernard, "il ha un biliete de secunde clase, i cil e le primer clase." Confuse i furiose, le pasagero devavi presentar su biliete al conductor i acompaniar lui imediatemente a un compartimente de secunde clase. Cuando li havi andate se, le amico de Tristan Bernard questionavi lui come il havi povate savar que lo evi un biliete de secunde clase.

"Il saliavi del poche de sui gilete", respondavi Tristan Bernard, "i yo vidavi que il evi del mem color que le mi. 

Traduko redakti

Tristan Bernard, la humorisma aŭtoro, unu tagon prenis lokon kun amiko en vagono de unua klaso por iri al Versajlo. Li ekbruligis tuj bonan cigaron, kiun li komencis fumi kun videbla ĝuo. Tiam sinjoro envenis kaj diris en agaca tono al T. B. ke li forĵetu la cigaron aŭ iru al alia kupeo. ...

Poem lirique redakti

Mondial Esperanto

Parla sempre de amor,
dica me que tu amara
me con tute tui ardor
tanque tu i yo vivara.
Non lontano e le dia
u nu sera via, via

Parolu ĉiam pri amo
diru al mi ke vi amos
min kun tuta via ardo
dum vi kaj mi vivos.
Ne malproksimas la tago
kiam ni estos for, for.

Bibliografio redakti

  • Helge Heimer (1943): Världsspråket Mondial. 1. Grammatik. Lund: Gleerupska. 116 p.
  • Helge Heimer (1945): Världsspråket Mondial, Kort grammatik. 55 pp.
  • Helge Waldemar Heimer (1947): Mondial, an international language: 1, Grammar. Lund: Gleerupska Universitetsbokhandeln. 64+3 p.
  • Helge Heimer (1952): Mondial: langue internationale. 1, Grammaire. Lund: Gleerupska univ.-bokh. 38 p.
  • Helge Heimer (1953): Mondial: langue internationale. 2, Grammaire et dictionnaire de poche: Français - mondial, mondial - français. Lund: Gleerupska univ.-bokh. 104 p.
  • Helge Heimer (1955) Mondial, lingua internacional: conversacion, mondial-suedese-francese-englese, i gramatica (in suedese, francese, englese) Lund: Gleerupska. 77 p.
  • Helge Waldemar Heimer (1957): Mondial: an International Language. 2, Grammar and Pocket Dictionary. Lund: Gleerupska. 152 p.

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418 “1930” de Biblioteko Butler.

Eksteraj ligiloj redakti