La mondispono, monoferto, monamasomontotalo, en makroekonomiko, estas la kvanto de mono disponebla en difinita ekonomio por aĉeti havaĵojn, servojn kaj similaĵojn, en determinita tempo. La monoferto estas determinita kune fare de la privata banka sistemo kaj la centra banko de la lando. La centra banko funkcias pere de la malfermita merkato kaj de aliaj iloj por liveri monrezervojn al la banka sistemo.

Persona mondispono estas unuopa ono de la totala mondispono en lando aŭ valutzono.

La mondispono inkludas la kontantan monon formitan de la monbiletoj kaj la moneroj, kiuj estas en cirkulado kaj en manoj de la privatuloj kaj de la entreprenoj, kaj aliflanke inkludas ankaŭ la bankajn stokojn, ŝuldokvitancojn, ĉekojn, stokatestilojn ktp.

La proporcio de mono kiu tenas la civitanoj en kontanta mono aŭ en la banko, dependas de la pagokutimoj de la personoj kaj de faktoroj rilataj kun la kosto kaj la facileco akiri kontantan monon. Por ekzemplo la ekzisto de etenda reto de bankoficejoj, bankaŭtomatoj kaj la uzado ĝeneraligita de monkartoj rezultas en la fakto ke la civitanoj bezonas mal pli da kontanta mono kaj malaltigas tiun proporcion.

En disvolvigita ekonomio ne estas facila establi limlinion kiu diferencigu inter havaĵoj kiuj povas esti nomitaj mono kaj aliaj havaĵoj. Ĉar oni komprenas kiel mono ajna aĵo kiu povas esti uzata por pago, estas ampleksa vario de formoj difini aŭ mezuri la monoferton kaj precize en la mezuro de la banka mono. La plej limigemaj manieroj mezuri la monoferton enkalkulas nur tiujn formojn de mono disponeblaj por tujaj operacioj, dum difinoj pli mallimigemaj konsideras mono ankaŭ la stokadon de io valora.

Vidu ankaŭ redakti