La termino mond(o)parto nur parte koincidas kun kontinento. Dum la lasta esence estas "seninterrompa tero", "insulegego", mondparto povas ankaŭ sekvi kulturajn limojn - ekzemple, Eŭropo estas mondparto, sed ne memstara kontinento (ĝi apartenas al Eŭrazio). Aldone, al mondparto oni ankaŭ kalkulas ĉirkaŭantajn insulojn; tiele, Aŭstralio estas kontinento, sed Oceanio (Aŭstralio kun Pacifikaj insuloj) estas la mondparto. Same: Islando ne apartenas al kontinenta Eŭropo, sed jes al Eŭropo kiel mondparto.

Nia mondo

Mondopartoj de la mondo kutime estas:

Kelketaj taksas Mezamerikon aŭ eĉ Latinamerikon mondoparto.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.