Monfarejo estas konstruaĵo, en kiu la rajtigita potenco (urbo, ŝtato ks) fabrikas la monerojn kaj la monbiletojn.[1]

La monero antoniniano de Kvieto

Historio redakti

Ek de la komenco moneroj estis fabrikataj per mongisadomonpregado.

Ĉiu polis (urbo-ŝtato) en la antikva Grekio havis propran monfarejon.

En Romo la unua monfarejo estis konstruita sur la monteto Kapitolo, en la templo de Juno Moneta (tiu kiu avertas). La kromnomo estis donita al Juno, kiam en la jaro 390 a.K., ŝiaj famaj anseroj alarmis la garnizonon de Kapitolo ĝustatempe por ebligi ĝin retropuŝi la atakon de roto da Gaŭloj.

La itala nomo de monero moneta devenas de la nomo de tiu unua romia monfarejo, same kiel la nomo de mono en aliaj lingvoj.

Bildaro pri monpregado (tradicia fabrikado de moneroj) redakti

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002