Mongola Nacia Olimpika Komitato

nacia olimpika komitato

La Mongola Nacia Olimpika Komitato (MNOK; mongole: Монголын Үндэсний Олимпын Хороо Mongolyn Undesnii Olimpyn Horoo) estas la sporta organizacio kiu estas priresponda de la partopreno de Mongolio je la Olimpiaj Ludoj kaj diversaj sportaj eventoj en kaj ekster la kontinento de Azio. Ĝi partoprenas en la Olimpika Konsilio de Azio.

Mongola Nacia Olimpika Komitato
emblemo
Nacia Olimpika Komitato
Komenco 1956 vd
Lando(j) Mongolio vd
Sidejo Mongolio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La MNOK estis fondita en februaro de 1956 kaj akceptita de la Internacia Olimpika Komitato en 1962. La aktuala prezidanto de la Komitato estas Demchigjav Zagdsuren.

Partopreno je la Olimpiaj Ludoj redakti

La unua partopreno de Mongolio je la Olimpiaj Ludoj estis en 1964, je la Somera Olimpiko en Tokio kaj la Vintra Olimpiko en Innsbruck. Mongolio partoprenis dek tri fojojn je Someraj Olimpikoj kaj dek tri fojojn je Vintraj Olimpikoj. Ĝi forestis nur je la Somera Olimpiko en Los-Anĝeleso kaj je la Vintra Olimpiko en Innsburck.

La lando gajnis entute dudek ses olimpikajn medalojn: du de oro, dek de arĝento kaj dek kvar de bronzo.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti