Monica Samille LEWINSKY (naskiĝis la 23-an de julio 1973 en San-Francisko, Kalifornio) laboris meze de la 1990-aj jaroj kiel staĝulino en la Blanka Domo, Pentagono en Vaŝingtono kaj atingis mondkonatecon per midzado de tiama usona prezidento Bill Clinton.

Monica Lewinsky
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1973 (1973-07-23) (50-jaraĝa)
en San-Francisko
Lingvoj usona angla
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Londona Lernejo de Ekonomiko • Lewis & Clark College • John Thomas Dye School • Beverly Hills High School • Santa Monica College • Pacific Hills School
Familio
Patro Bernard Lewinsky
Okupo
Okupo mododezajnisto • socipsikologo • entreprenistopsikologo • entreprenisto
vdr
Monica Lewinsky en 2014

La seksa rilato senvualiĝis en 1998, kiam amikino de Lewinsky, Linda Tripp transdonis telefonparolajn partojn al la ŝtata advokato kaj eksterordinara komisiito Kenneth Starr.

Oni ekis senprezidentigan proceson kontraŭ Clinton pro falsa atesto, sed tio malsukcesis. Clinton pardonpetis al la nacio en televida parolo.

Lewinsky poste agadis kiel memstara komercistino en e-komerco. Ŝi vendas sub la etikedo „The Real Monica Inc.“ mansakojn en interreto, kiujn ŝi mem planis. Lewinsky havas ekde 1995 universitatan diplomon pri psiĥologio. En decembro de 2006, ŝi finis pluan studaĵon kun magistro-titolo pri socialpsiĥologio en la London School of Economics, kie ŝi studis ekde septembro de 2005.