Monmouth Heritage Trail

La Monmouth Heritage Trail estas promena itinero kiu ligas plurajn vidindaĵojn en la urbo Monmouth, Kimrio.[1]

Mapo de Monmouth Heritage Trail kaj situo de vidindaĵoj kun Bluaj Platoj

En 2009 "Monmouth Civic Society" identigis 24 historiajn kaj interesajn konstruaĵojn en la urbo, kaj organizis produktadon kaj almeton de ceramikaj t.n. "blue plaque" (bluaj rondformaj platoj) al ili. La platoj estis faritaj de Ned Heywood de Chepstow, per ŝtona korpo kaj reliefa teksto en ambaŭ angla kaj kimra lingvoj, finpretigitaj per blua glazuro. La spaco por teksto estis limigita, kaj ĉiu plato surhavas etan resumon pri la graveco de la konstruaĵo en la urbo.

Kelkaj elektoj estas evidentaj, kiel la Ponto Monnow kaj Shire Hall, ambaŭ simboloj de la urbo, sed aliaj estis multe malpli konataj, kiel la Ĝardeno NelsonMetodista Preĝejo de Monmouth, eĉ se la loĝantoj preterpasas ilin ĉiutage. Vizitanto kaj interesitaj loĝantoj povas lerni pli multe aĉetante Gvidlibron kiu enhavas priskribon kaj fotojn de ĉiu konstruaĵo, kio kondukas la vizitanton laŭlonge de "Heritage Trail" tra la urbo. La mapo kaj listo de konstruaĵoj kun Blua Plato estas montrita sube.

Informoj de la Gvidlibro estas haveblaj en la kimra,[1] sed ambaŭ kimra kaj angla versioj estos haveblaj en Wikipedia, rilate al la unuopaj konstruaĵoj, kiel parto de la "MonmouthpediA" projekto celanta havigi al vizitantoj informojn pri ĉiuj aspektoj de la urbo per QRpedia QR Kodoj.[2]

Vidindaĵoj redakti

N-ro Vidindaĵo Bildo Dato Koordinatoj
1 Domo Drybridge   1671 51° 48′ 32″ N 2° 43′ 24″ U / 51.809 °N, 2.7233 °U / 51.809; -2.7233 (Domo Drybridge) (mapo)
2 Preĝejo St. Thomas Martiro   ĉ. 1170 51° 48′ 30″ N 2° 43′ 13″ U / 51.8084 °N, 2.720408 °U / 51.8084; -2.720408 (Preĝejo St. Thomas Martiro) (mapo)
3 Ponto Monnow   13-a jarcento 51° 48′ 32″ N 2° 43′ 12″ U / 51.809 °N, 2.7200 °U / 51.809; -2.7200 (Ponto Monnow) (mapo)
4 Gastejo The Robin Hood   malfrua mezepoko 51° 48′ 34″ N 2° 43′ 09″ U / 51.8095 °N, 2.7193 °U / 51.8095; -2.7193 (Gastejo The Robin Hood) (mapo)
5 Romia Fuorto   ĉ. 55 A.D. 51° 48′ 16″ N 2° 43′ 24″ U / 51.80447 °N, 2.7233 °U / 51.80447; -2.7233 (Romia Fuorto) (mapo)
6 Hotelo Kings Head   17-a jarcento 51° 48′ 42″ N 2° 42′ 58″ U / 51.8118 °N, 2.716 °U / 51.8118; -2.716 (Hotelo Kings Head) (mapo)
7 Shire Hall   1724 51° 48′ 43″ N 2° 42′ 55″ U / 51.811973 °N, 2.715404 °U / 51.811973; -2.715404 (Shire Hall) (mapo)
8 Granda Kasteldomo   1673 51° 48′ 46″ N 2° 42′ 59″ U / 51.8127 °N, 2.7164 °U / 51.8127; -2.7164 (Granda Kasteldomo) (mapo)
8 Market Hall   1830-aj jaroj 51° 48′ 47″ N 2° 42′ 55″ U / 51.813 °N, 2.7154 °U / 51.813; -2.7154 (Market Hall) (mapo)
10 Priorejo de Monmouth   51° 48′ 49″ N 2° 42′ 51″ U / 51.8135 °N, 2.71413 °U / 51.8135; -2.71413 (Priorejo de Monmouth) (mapo)
11 Prioreja Preĝejo St. Mary   18-a/19-a jarcentoj 51° 48′ 48″ N 2° 42′ 50″ U / 51.8132 °N, 2.714 °U / 51.8132; -2.714 (Prioreja Preĝejo St. Mary) (mapo)
12 Provinca Malliberejo de Monmouth   1780-aj jaroj 51° 49′ 01″ N 2° 42′ 47″ U / 51.817 °N, 2.713 °U / 51.817; -2.713 (Provinca Malliberejo de Monmouth) (mapo)
13 The Rolls Hall   1887 51° 48′ 47″ N 2° 42′ 40″ U / 51.813 °N, 2.711 °U / 51.813; -2.711 (The Rolls Hall) (mapo)
14 Juĝistaj Loĝejoj   18-a jarcento 51° 48′ 47″ N 2° 42′ 43″ U / 51.81306 °N, 2.712 °U / 51.81306; -2.712 (Juĝistaj Loĝejoj) (mapo)
15 Dispensario   1860-aj jaroj? 51° 48′ 47″ N 2° 42′ 38″ U / 51.8130 °N, 2.7106 °U / 51.8130; -2.7106 (Dispensario) (mapo)
16 Metodista Preĝejo de Monmouth   1837 51° 48′ 43″ N 2° 42′ 36″ U / 51.812 °N, 2.710 °U / 51.812; -2.710 (Metodista Preĝejo de Monmouth) (mapo)
17 Romkatolika Preĝejo St. Mary   1793 51° 48′ 44″ N 2° 42′ 47″ U / 51.812306 °N, 2.713 °U / 51.812306; -2.713 (Romkatolika Preĝejo St. Mary) (mapo)
18 Hotelo Angel (Monmouth)   17-a jarcento? 51° 48′ 46″ N 2° 42′ 51″ U / 51.8127 °N, 2.7142 °U / 51.8127; -2.7142 (Hotelo Angel) (mapo)
19 Teatro Savoy   19-a jarcento 51° 48′ 46″ N 2° 42′ 52″ U / 51.81284 °N, 2.7145 °U / 51.81284; -2.7145 (Teatro Savoy) (mapo)
20 Gastejo The White Swan   rekonstruita en 1839 51° 48′ 32″ N 2° 43′ 23″ U / 51.809 °N, 2.723 °U / 51.809; -2.723 (Gastejo The White Swan) (mapo)
21 Agincourt House   17-a/19-a jarcentoj 51° 48′ 45″ N 2° 42′ 54″ U / 51.812472 °N, 2.715 °U / 51.812472; -2.715 (Agincourt House) (mapo)
22 Hotelo The Beaufort Arms   1830-aj jaroj 51° 48′ 43″ N 2° 42′ 54″ U / 51.812 °N, 2.715 °U / 51.812; -2.715 (Hotelo The Beaufort Arms) (mapo)
23 Mineralakva farejo de Hyam   1866 51° 48′ 40″ N 2° 42′ 50″ U / 51.811 °N, 2.714 °U / 51.811; -2.714 (Mineralakva farejo de Hyam) (mapo)
24 Ĝardeno Nelson   nom. 1802 51° 48′ 40″ N 2° 42′ 56″ U / 51.811 °N, 2.7156 °U / 51.811; -2.7156 (Ĝardeno Nelson) (mapo)


Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Blue Plaque Trail[rompita ligilo], VisitWyeValley.com
  2. Wikipedia project to cover life in Monmouth, BBC News, 30 Decembro 2011