Monokino

Monokino estas termino uzata por diversaj specoj de unupecaj sinjorinaj banvestoj kun kiel simileco ke ili ĉiuj estis inspiritaj je la bikino. Estas vera ke bi en "bikino" ne rilatas al la vorto du, sed tamen pensigas pri tio. Pro tio evidentas nomi la unupartan veston "monokino".

La originala monokino fasonita de Rudi Gernreich
Guna Mori en "monokino" el la 1920-aj jaroj
Alia modelo ankaŭ ofte nomata monokino.
Moderna monokino

Originala monokino redakti

En 1964 la aŭstro Rudi Gernreich fasonis la unuan monokinon en Usono. Li ankaŭ inventis la nomon "monokino". La monokino de Gernreich aspektis kiel unupeca banvesto, kiu tamen tuj sub la mamoj estis detranĉita, pro kio la mamoj videblas. Estis nur du ŝelketoj trans la ŝultroj.

Vidu ankaŭ redakti

 
Banantino en monokino en Cascais Portugalio.
 
Michele Merkin en monokino