Monokratio estas la registara formo, en kiu la potenco (teorie) estas plenumata de ununura homo (reĝo, imperiestro, diktatoro).
(Etimologie : greka - mono sola, kratos potenco.)

Monokratio signifas do ŝtatregadon fare de unu sola homo (kiel aŭtoproklamita aŭtokratio, sed egaleco ofte kreiĝas inter ĉi tiuj du konceptoj), tio estas, la formo de la ŝtato, en kiu iu individuo tenas la senliman potencon. Ekzemplo povas esti la malnova orienta despotismo, tiraneco, absoluta monarkio, aŭ ununura menso en primitivaj kulturoj.

Oni povas distingi plurajn subformojn de monokratio :

La absoluta monarkio.
Baziĝante sur heredeco, ĝi estas la regado far ununura homo, kiu enmane tenas ĉiujn povojn (leĝodona, ekzekutiva kaj tribunala). La suvereneco de la monarko ofte estas per dia rajto.
La popola cezarismo.
Ĝi estas politika reĝimo absolutisma kaj ofte hereda, en kiu la potencon plenumas ununura homo je la nomo de la popolo. La potenco ĝenerale estas akirita kaj plenumita per plebiscito, t.e. procedo per kiu homo petas de la popolo manifesti al li sian konfidon.
La diktatoreco.
Ĝi estas la politika reĝimo, en kiu la potencon plenumas ununura homo, kiu akiras kaj konservas la potencon perforte.

Vidu ankaŭ redakti