Monstro

Monstro estas vivaĵo besta aŭ vegeta kun nenormala formo kaj strukturo.

Sankta Georgo luktas kontraŭ drako
Monstro naskita de Ŝafino, 17-a jarcento

En mitoj, fantaziaj verkoj, folkloro, ktp. monstro estas tiu estaĵo, kiu mirigas aŭ timigas pro siaj ekscesaj, nenormalaj ecoj.

Ekzemploj de monstroj redakti

Monstroj en Esperanto redakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 38-an ĉapitron "Monstroj de nia fantazio" al komentoj pri mitologiaj monstroj, inter kiuj ĥimero, pegazo, sfinkso, centaŭro, marvirino, kaprikorno, grifo, drako, katoblepo, bazilisko, fenikso, kaj aliaj.[1] Ŝi mencias ankaŭ aliajn mitologiajn monstrojn, kies nomoj ne aperas en PIV, kiel mantikoro, ealo, tajgro, nasnaso, gaja borulo aŭ snoligostro, bekopugo, kapao, tienkuo, amfisbeno, garudo kaj aliaj.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri monstro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  •  
     Nokte eĉ monstro estas belulo. 
  •  
     Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras. 

Referencoj redakti

  1. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 303-308.
  2. Samloke.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-20.