Monstro de Loch Ness

Kriptozoologio > Monstro de Loch Ness


Monstro de Loch Ness
mita kreitaĵo • laga monstro • mara monstro
Informoj
Loĝloko Loch Ness
vdr

La Monstro de Loch Ness (esperante La Monstro de LoĥnesoLago Neso), ofte nomata ankaŭ Nessie (Nesi), estas besto, onidire vivanta en Loĥneso (Skotlando) proksime al la urbo Inverness. Nenio pruvas la ekziston de la monstro, sed la hipotezo pri la estaĵoj riĉigis la ĉirkaŭaĵon, ĉefe post la Granda Ekonomia Monda Krizo.

Historio redakti

  • Unue menciita en 565 en vivo de sankta Kolumba Life of St. Columba (latina origina titolo: Vita Columbae) de abato Adamnan (* 623/24; † 23.9.704)
  • Pliaj sciigoj okazis inter 1872 kaj 1903, sed famiĝis la apero de la 2-a de majo 1933,
  • Julie de 2003, BBC financis detalan esploron de Loĥneso per sonaroj, sed oni ne trovis spuron de la estaĵo. La BBC-teamo finis la raporton per konkludo pri neekzisto de la monstro. [1]

Biologiaj faktoj redakti

 
Statuo de la Monstro de Loch Ness.

Por longdaŭra kunekzisto de similaj serpentobestoj, iaj saŭroj, oni bezonas minimuman grupan nombron (por reprodukto). Tio povas esti 10–15 ekzempleroj. Tiom da bestoj ne povus vivi en la lago sen ia spuro, vivsigno.

La lago ne estas sufiĉe granda por plesiosaŭroj aŭ similaj bestofamilioj (sen paroli pri tio, ke la lago estas sufiĉe nova kaj multfoje glaciiĝis).

Literaturo redakti

Probst, Ernst: Nessie. Das Monsterbuch, Verlag Ernst Probst, Mainz-Kostheim 1992, ISBN 3-935718-90-X

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti