Mont-Noble

komunumo de Svislando

Mont-Noble estas komunumo en la distrikto Hérens en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 911 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Mont-Noble
Blazono de Mont-Noble
Blazono de Mont-Noble
Blazono de Mont-Noble
Nax, komunumo Mont-Noble
Nax, komunumo Mont-Noble
Nax, komunumo Mont-Noble
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Hérens
Koordinatoj  46° 13′ 48″ N 7° 25′ 44″ O / 46.23000 °N, 7.42889 °O / 46.23000; 7.42889 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 48″ N 7° 25′ 44″ O / 46.23000 °N, 7.42889 °O / 46.23000; 7.42889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 911
Areo 43,03 km²
Alteco 1286 m super marnivelo
Poŝtkodo 1973
Komunumkodo 6090
Mapo de Mont-Noble
Mapo de Mont-Noble
Situa mapo de Mont-Noble
vdr

Geografio redakti

La komunumo Mont-Noble situas en la franclingva Suba Valezo ĉe la okcidenta flanko de la Valo de Hérens, suda flanka vilaĝo de la rivero Rodano. La okcidentan limon de la komunumo formas la rivero Borgne, suda alfluanto de Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Nax, Vase kaj Vernamiège.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 43,03 km², de kiuj 37,1% estas kovritaj de arbaro, 36,1% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Mont-Noble limas en nordoriento al Grône, en sudoriento al Anniviers, en sudo al Saint-Martin, en okcidento al VS, kaj en nordokcidento al la kantonĉefurbo Siono.

Trafiko redakti

Mont-Noble situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Kurboriĉa montarvojo kondukas de Siono kaj Grône al Nax kaj de tie al Mase kaj Vernamiège kaj fine al Saint-Martin. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 2 kilometrojn sude de la komunumo apud Siono. Pere de poŝtaŭtolinioj de Vernamiège kaj de Nax al Siono kaj de Nax al Vernamiège la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo Mont-Noble estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2011 per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Nax, Vase kaj Vernamiège. En unua baloto la 24-an de feburaro 2008 la kuniĝo de la tri komunumoj per malgranda plimulto estis malakceptita. Okazis poste dua voĉdono la 7-an de septembro 2008, dum kiu la kuniĝo estis akceptita en ĉiuj tri komunumoj. La unua dokumenta mencio de Vernamiège datiĝas el la 11-a jarcento kiel Vernamesia. [3] Mase estis la unuan fojon menciita en la jaro 1100 kiel villa Magis.[4] La unua dokumenta mencio de Nax datiĝas el la jaro 1001 kiel Nas. Dum mezepoko Nax kaj Vernamiège formis majorejon. La tri vilaĝoj apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Valeza Dekono de Siono. Post la Helveta Revolucio la tri vilaĝoj estis atribuitaj al la nova Distrikto Hérens.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti