Mont-Tonnerre estas la nomo de eksa franca departemento[1], kiu ekzistis de 1797 ĝis 1814 kaj situis en teritorio de la hodiaŭaj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando en Germanio. Sian nomon la departemento havas de la monto Donnersberg, kiu altas 687 metrojn, pli ol iu alia punkto de la regiono. Donnersberg (germane) aŭ Mont Tonnerre (france) signifas monto tondro. Ĝia ĉefurbo estis Majenco, kaj grava parto de ĝia teritorio fontis el la iama elektoprinclando Elekto-Majenco. Ĉefurboj de ĝiaj distriktoj estis Spiro, Kaiserslautern kaj Du-Pontoj.

Karto de la departemento.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Karto. Arkivita el la originalo je 2005-04-10. Alirita 2005-04-10.
  • Disertaĵo de Franz Usinger 1911: Das Bistum Mainz unter französischer Herrschaft (1798-1814). (Vidu Arkivigite je 2014-08-08 per la retarkivo Wayback Machine)