Monta preĝejo (Schleiz)

La Monta kirko Sankta Mario (germane: Bergkirche St. Marien) estas protestantisma, gotika preĝejo kun baroka interno kiu troviĝas tre idiliece ĉe la norda urborando monta de Schleiz, Germanujo. Pli ol kvar jarcentoj ĝi servis kiel funebrejo de la princoj de Reuß estante unu el la plej vidindaj kirkoj de sudorienta Turingio.

Mario-kirko ĉ. 1837
Mario-kirko en 2018
Altarejo
Princa galerio

Historio redakti

 
Altaro de 1635

Dum al 12-a jarcento starigitis sur altebenaĵo separita disde la urbo per la valo de Wisenta ĉevoja kapelo apud la malnova kaj gravega komerca vojo inter Naumburg kaj Regensburg. La plej malnova konserviĝinta ero estas sabloŝtona portalo el la 2-a duono de la 12-a jarcento. La unua endokumenta mencio estis de 1359 kiam la Ordeno de germanaj kavaliroj transprenis la domon kaj pligrandigis ĝin ĝis 1383 je gotika kirko metota sub la patronecon de la Dipatrino. Inter 1484 kaj 1507 okazis nova konstruetapo kiam la turo kaj la ĥorejo komplete novigitis ricevante la nunan aspekton. El tiu ĉi tempo datumas ankaŭ la helikŝtupara turo (Wendelstein) kaj la predikejo. Post enkonduko de Reformacio en 1533 faritis en la 8.6. la unua diservo laŭ luterana stilo. Inter 1622 kaj 1638 alikonstruigis Henriko la 2-a (Reuß-Gera) en tria konstrufazo la tuton laŭ baroka stilo. Krom plialtigo de la ĉirkaŭantaj muroj de la longa navo kaj la plimodernigo de la volbaro enmuntitis ankaŭ la galerioj. Krome instalitis ambona horloĝo. La dekoracio de la galeriaj parapetoj kaj la pentrado realigitis fare de la bonkonata loka pentristo Paul Keil antaŭ 1650.

Tiutempe kreitis ankaŭ la ardeza tegmento de nun. La nuna grandparte baroka meblaro kompletigitis en 1896 kaj 1897 okaze de alikonstruoj laŭ ordono de princo Henriko la 14-a Reuß (pli juna linio): li lasis forigi la galeriojn por doni spacon al la nova orgeno kaj granda orgena ĥorejo. La plankaro kaj la vitraloj novigitis kaj multaj lignaj skulptaĵoj rekonstruitis. Tiutempe kaj ĉiuj internaj pentraĵoj novigitis kaj la tegmento. En 1917 la sonoriloj de la Monta kirko fanditis por fari kanonojn. En 1922 alvenis novaj ŝtalaj de la firmao Schilling & Lattermann de Apolda. Inter 1979 kaj 1983 faritis profundaj restaŭradlaboroj danke al la sindona engaĝiĝo de multaj komunumanoj kaj financa helpo de partneraj komunumoj, elmigrintaj schleiz-anoj kaj ŝtataj instancoj. Tiam malkovritis la gotikaj pentraĵoj en la altarejo. Ĉetegmentara restaŭro estis inter 2001 kaj 2010. La trabaro estas ĉiuokaze de imponaj fakaj beleco kaj komplikeco servante kiel modelo al nunaj studentoj pri arĥitekturo. La uesta gablo restaŭritis ekde 2011.

Orgeno redakti

Novkonstruo de la orgeno estis inter 2004 kaj 2007 fare de Bernhard Kutter el Ruhla; la orgenfasado datumas de 1638 por orgeno farita en 1638 fare de Jakob Schädlich el Jáchymov. Havis la nova instrumento 23 registrojn kaj tri efektajn registrojn sur du klavaroj kaj pedaolon. La trenado funkcias meĥanike.[1]

 
Kutter-orgeno malantaŭ historia fasado de 1638

Iama funebra funkcio kaj hodiaŭa uzado redakti

La Mario-kirko servis ekde 1500 kiel entombiga loko de la princoj de Reuß. En la Malnova burgk-a kripto malsupre de la turo (kiu ne alireblas) entombigitis 12 anoj de la dinastiero de ĉe Burgk. La Nova burgk-a kripto de 1639 anstataŭigitis en 2007/08 pro troa kadukemo per entera tombigejo kien oni remetis la sarkofagojn en aprilo 2008. La Princa kripto, konstruita en 1676 fare de la grafoj de Reuß-Schleiz sopiras ankoraŭ je neprega restaŭriĝo kaj sekve malalireblas. En 1913, post la entombigo de Henriko la 14-a (Reuß pli juna linio), la enterigejo kun 43 anoj de Reuß fermitis. Aliaj tombaj lokoj estas ĉe la altarejo. Dum la restaŭradoj de 1979/1983 malkovritis multaj aliaj en la kirkonavo. Ne eblis eltrovi la identecon de la skeletoj.

Hodiaŭ la kirko havas funkciojn liturgian, geedziĝpompan kaj koncertejan (speciale dum sabatoj someraj). Inter majo kaj oktobro bonvenas tie ĉi scievolemaj vizitantoj al kiuj ofertatas ankaŭ laŭvole rondgvidadoj interesaj.

Referencoj redakti

  1. Pliaj informoj pri la kirko tie ĉi

Literaturo redakti

  • Frank Weiß: Die Bergkirche zu Schleiz. Das christliche Denkmal, volumo 124, Berlin 1985.
  • Frank Weiß: Die Bergkirche zu Schleiz, Thüringen. Schnell & Steiner Kunstführer Nr. 2265, Regensburg 2008; ISBN 978-3-7954-6016-7.

Eksteraj ligiloj redakti

50.58400511.803501