Montara agrikulturisto

Montara agrikulturistomontara kampulo estas terkultivisto en montaro . La montara agrikultura entrepreno estas ofte malfacile prilaborebla, ĉar la deklivoj malebligas aŭ malfaciligas la uzon de teknikaj maŝinoj. Estas pli malfacile ol en ebena tereno perlabori la kampojn kaj paŝtejojn. Krome pro ekstremaj klimataj kondiĉoj la kampoj aŭ paŝtejoj estas ofte malfacile atingeblaj.

montara bieno de Seres en San Martin de Tor en Sudtirolo en alteco de 1.605 m
montara bieno en Alpbach - Tirolo

Priskribo redakti

 
la masto de malnova telfero al alpopaŝtejo sur de la Flimserstein, fone la du mastoj de la nova telfero.
 
mastrumadoi de deklivo sur alteco de 3.900 m super marnivelo en la provinco Tarma, peruaj Andoj

Al la tipaj nemoveblaĵoj de montara terkultivisto apartenas montara bieno kaj depende de la situo unu aŭ pluraj alpopaŝtejoj, kiuj nur estas uzataj en somero por paŝti la gregon. Necesas dufoje bestpelado. La pelado supren al la alpopaŝtejo en printempo kaj la pelado malsupren al la stalo en aŭtuno. La eŭropaj montaranoj plej ofte havas kaprojn, ŝafojn kaj bovojn. Tipaj produktoj estas butero, fromaĝo kaj bovaĵo. Apud la direkta surmerkado de agrikulturaj produktoj, la turismo (libertempo sur la bieno) ludas gravan rolon por enspezi monon.

 
mastrumado de monta herbejo per speciala traktoro por falĉado

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti