La Montaro Darvino aŭ en hispana Cordillera Darwin estas etenda montaro kovrita de glacikampo kiu situas en Ĉilio,[1] en la regiono Magallanes y de la Antártica Chilena.

Montaro Darvino
Geografia regiono
montara sistemo [+]

LandoĈilio

Supermara alteco2 469 m [+]
- koordinatoj54° 45′ 0″ S, 69° 28′ 48″ U (mapo)-54.75-69.48Koordinatoj: 54° 45′ 0″ S, 69° 28′ 48″ U (mapo)
Plej alta punktoMonte Shipton [+]
Areo10 200 km² (1 020 000 ha) [+]


Montaro Darvino (Ĉilio)
Montaro Darvino (Ĉilio)
DEC
Montaro Darvino
Montaro Darvino

Map
Montaro Darvino
Vikimedia Komunejo:  Cordillera Darwin [+]
vdr
Satelita bildo fare de NASA.

Priskribo redakti

Ĝi situas en la sudokcidenta parto de Isla Grande de Tierra del Fuego, tute ene de ĉilia teritorio. Ĝi estas parto de la pli longa montaro Andoj kaj inkludas la plej altajn montojn en Tierra del Fuego, kun altoj kiuj atingas ĉirkaŭ 2 000 m. La glacikampo de la Montaro Darvino kovras areon pli grandan ol 2 300 km².[2] La Montaro Darvino etendiĝas laŭ okcident-orienta direkto el la Monto Sarmiento (situa ĉe la Magdalena Kanalo) al Valo Ĝendegaia. Ĝi limas kun la fjordo Almirantazgo norde kaj kun la Kanalo Beagle sude. Tiu montaro nomiĝas laŭ Charles Darwin kaj estas la plej grava trajto de la Nacia Parko Alberto de Agostini, kiu inkludas nombrajn tre bone konatajn glaĉerojn kiaj la Glaĉero Marinelli, kiu estas nune sub daŭra retiriĝo el 2008.[3]

En Oktobro 2011, teamo de francaj montogrimpistoj el la Militista Grupo de Alta Montaro de la Franca Armeo anoncis la unuan trapason de la Montaro Darvino en 29-taga veturo kiu inkludis ascendon al la Monto Darvino, nome la plej alta montopinto de la montaro.[4]

Ĉefaj montopintoj redakti

 
Glaĉero Stoppani en la Montaro Darvino.

Notoj redakti

  1. La Cordillera Darwin, 2006
  2. USGS, 1999
  3. C. Michael Hogan, 2008
  4. Darwin Cordillera: French mountaineers become first to cross Chilean range in historic climb, Daily Telegraph, 5a de Oktobro 2011. Alirita en la 2011-10-06.

Referencoj redakti