Montaro Keszthely estas malgranda montaro en okcidenta Hungario, en meza parto de Transdanubio, en departementoj Veszprém kaj Zala. La nomo venis de la proksima grava urbo Keszthely.

Situo de Montaro Keszthely en Hungario

Bazaj informoj redakti

  • plej alta punkto: Köves-tető (444 m)
  • areo: 350 km²

Situo redakti

Montaro Keszthely situas apud Bakony, Balatono, Montetaro Zala kaj Badacsony (ĉi tiun lastan monton ĉiuj fontoj traktas aparte).

Historio redakti

 
Montopinto Rezi en la montaro

Iama vulkaneco kreis la montaron. Ĝi konsistas plej ofte el dolonitoj pli malofte el kalkoŝtonoj, krome el bazaltoj. En la montaro oni malkovris multe da kavoj, kavernoj. Pri la homa agado menciindas la mezepoko, kiam oni konstruis burgojn sur montopintojn. Ili iĝis gravaj fortikaĵoj kontraŭ la turkoj.

Priskribo redakti

Montaro Keszthely parte estas loĝata precipe en la valoj. Sur la sudaj deklivoj oni okupiĝas pri vinkulturo. Restis parto, kiun kovras fagoj, kaŝtanoj kaj fraksenoj. Pro la malgrandaj arbaroj nur malgrandaj bestoj vivas interne. La montaro estas ŝatata ekskursejo. Allogaĵo estas [[Hévíz (lago).

Fonzoj redakti