Montearagón estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Montearagón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko Torrijos
Poŝtkodo 45685
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Teodoro Jiménez Pérez
Demografio
Loĝantaro 569  (2011)
Loĝdenso 47,42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 58′ N, 4° 38′ U (mapo)39.964166666667-4.6341666666667Koordinatoj: 39° 58′ N, 4° 38′ U (mapo) [+]
Alto 420 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Montearagón (Hispanio)
Montearagón (Hispanio)
DEC
Montearagón
Montearagón
Situo de Montearagón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montearagón [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Montearagón en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Montearagón" komponiĝas el nomo monte (monto), kiu devenas el latina MONTEM, kaj el propra nomo Aragón, Aragono, antaŭromia rivernomo.[1]

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Montearagueños. La censita populacio en 2011 estis de 569 loĝantoj kaj la denseco estas de 47,42 loĝ/km².

Situo redakti

Montearagón estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la okcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 420 m; je 64 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 12 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′51″ N 4°38′3″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta «sur monteto, ĉirkaŭe de malgrandaj montetoj» en la Valo de la rivero Taĵo en ties orienta bordo.[2] Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Lucillos norde, Cebolla oriente, La Pueblanueva sude separata de la rivero Taĵo kaj Cazalegas okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ĝi havas klimato kontinenta mildigita de la rivero kiu faras ties terenon tre fruktodonaj kaj taŭgaj por agrikulturo kaj brutobredado.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nun produktado de vino.

Historio redakti

Dum multaj jaroj estis boato por trapasi la riveron kaj tie ankoraŭ restas ruinoj de la ties konstruaĵoj. Dum la Hispana Enlanda Milito estis tie frunto kaj limo interlanda; ankoraŭ restas nun fortikaĵeto konstruita de la flanko de la insurekciuloj de Francisco Franco, hodiaŭ ene de privata bieno.

Dum la lasta kvarono de la 20a jarcento, post la Hispana transiro al demokratio la urbestro estis ĉiam el socialisma partio PSOE.

Notoj redakti

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la Tierra de Talavera, 1998, Excmo. Ayuntamiento de Talavera de la Reina, paĝoj 80 kaj 81, ISBN 84-88439-70-9.
  2. Madoz, volumeno 11, paĝo 536.

Vidu ankaŭ redakti