Montes Claros

municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo

Montes Claros (nomo kiu signifas helaj montoj, oficiale portugale Município de Montes Claros) estas urba municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Norte de Minas (do "Nordo de Minas-Ĝerajso") kaj estas la administra centro de la samnoma mikroregiono Montes Claros. Laŭ la stato de 2010 en la municipo vivis 361 915 loĝantoj sur areo de 3,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 100 817 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 245 598. La teritorio havas komunan limon kun Glaucilândia, Mirabela kaj Claro dos Poções.

Montes Claros
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  Minas-Ĝerajso
Mezoregiono Norte de Minas
Mikroregiono Montes Claros
Poŝtkodo 39400-000 ĝis 39429-99
Telefonkodo 38
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 361 915  (2010) [+]
Loĝdenso 100 817 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 44′ S, 43° 52′ U (mapo)-16.732222222222-43.863611111111Koordinatoj: 16° 44′ S, 43° 52′ U (mapo) [+]
Alto 678 m
Areo 3,59 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Montes Claros (Brazilo)
Montes Claros (Brazilo)
DEC
Montes Claros
Montes Claros
Situo de Montes Claros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montes Claros [+]
vdr

Esperanto en Montes Claros redakti

Kvankam en la regiono jam estis esperantistoj ekde 1922, nome Wilson de Castro Veado (en la urbo Coração de Jesus), Ezequiel Pereira, Raimundo Lyrio Brant, Lafayete Spínola de Castro, Luís Veloso kaj aliaj, tamen nur en 1981, kiam la instruisto Antônio Felix da Silva alvenis al Montes Claros komenciĝis kurso de Esperanto en la urbo ĉe ĉambroj ceditaj de Filozofia Fakultato, sub respondeco de la Esperanto-Klubo Montes Claros fondita la 11-an de novembro 1981 ĉe “Academia Montes-Clarense de Letras”, Praça Dr. Chaves, 32 – Montes Claros, MG. Jen la unua estraro (1981-1983): Antônio Felix da Silva, prezidanto, Wanderlino Arruda, vicprezidanto, Walda Rocha Ataíde, sekretariino, Antônia Rosa de Souza, helpa sekretariino, Júlio Felix da Silva, kasisto, kaj Alfredo Lourenço Santos, helpa kasisto kaj bibliotekisto.

Esperantistoj de Montes Claros redakti

  • Aldemar de Andrade Câmara

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti