Montetaro Gödöllő

Montetaro Gödöllő estas geografia unuo en Hungario en departemento Pest. Ĝi estas trapaso inter Cserhát (iomete Börzsöny) kaj Granda Hungara Ebenaĵo. La montetaro etendiĝas ĝis rando de Budapeŝto, kie la alteco jam atingas Monton Gellért.

Loko de Montetaro Gödöllő en Hungario
Montetaro Gödöllő

La plej alta punkto estas „Margita” (345 m), kiu estas ankaŭ akvodislimo inter Danubo kaj Tiso. Tamen nur rojoj fluas en la montetaro. La averaĝa alteco estas 150–250 m. Leŭso kaj sablo kovras la montetaron.

Aceroj, kverkoj kaj tilioj kreskas en la arbaraj regionoj, kie vivas ekzemple kapreoloj, cervoj, aproj, falkoj, sed ankaŭ oni kultivas kampojn. Parto de la montetaro estas protektata ekde 1990.

Komunumoj redakti

La plej grava urbo estas Gödöllő. Aliaj komunumoj: Gyömrő, Csomád, Isaszeg, Maglód, Erdőkertes, Kistarcsa, Mende, Vácegres, Mogyoród, Úri, Veresegyház, Pécel, Őrbottyán, Szada, Valkó, Kerepes.

Fontoj redakti