Montevideo

ĉefurbo de Urugvajo

Montevideo estas la ĉefurbo de Urugvajo kaj situas ĉe estuaro de Rio de la Plata.

Panorama vido de Montevideo je decembro 2007
Panorama vido de Montevideo je decembro 2007
Montevideo
hispane Montevideo, portugale Montevidéu
urbo
Fotomontaĵo
Blazono
Ŝtato Urugvajo Urugvajo
Departemento Departemento Montevideo
Konstruaĵoj Obelisko de Montevideo, Legislativa Palaco, Palaco Salvo
Riveroj Urugvajo, Parano
Situo Montevideo
 - alteco 43 m s. m.
 - koordinatoj 34° 53′ 01″ S 56° 10′ 55″ U / 34.88361 °S, 56.18194 °U / -34.88361; -56.18194 (mapo)
Areo 209,0 km² (20 900 ha)
 - de metropolo 1 350,0 km² (135 000 ha)
Loĝantaro 1 336 878 (2011)
 - de metropolo 1 800 000
Denseco 6 396,55 loĝ./km²
 - de metropolo 1 333 loĝ./km²
Parkoj Parko Batlle, Parko Prado, Parko Rodó
Fondita 1726
 - fondinto Bruno Mauricio de Zabala
Horzono UTC (UTC-3)
Poŝtkodo 11#00 & 12#00
Telefona antaŭkodo +598 2
Situo enkadre de Urugvajo
Situo enkadre de Urugvajo
Situo enkadre de Urugvajo
Mapo de Montevideo
Mapo de Montevideo
Mapo de Montevideo
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Montevideo
Retpaĝo: www.montevideo.gub.uy
Map
Placo de Sendependeco
Placo de La Olimpikoj
Plata-Rivero
Festivalo en Montevideo

Ĝi havas loĝantaron de 1,4 milionoj kaj fondiĝis en 1724 fare de portugaloj.

Inter la esperantistoj la urbo estas konata pro la rezolucio de Unesko el 1954.

Geografio redakti

Klimato redakti

La klimato havas jaran averaĝan temperaturon de 13 °C.

Historio redakti

Montevideo fondiĝis en 1726, la ĉefa kirko sur la Placo de Konstitucio estis konstruita 17901804 el brikoj.

Ekde la 19-a jarcento la urbo ofte suferis pro atakoj, bombardoj fare de Britio, Hispanio, Portugalio, Brazilo kaj Argentino.

En la jaro 1860 vivis en la urbo nur 37.787, sed en 1884 jam 104.472. Tiutempe la komerco estis la sola monakira fonto de la urbo. Ĝi rivalis sur tiu kampo kun Buenos Aires.

Dum la Dua mondmilito la germana kirasa ŝipo "Admiral Graf Spee" rifuĝis de antaŭ brita krozŝipo (13-a de decembro 1939) en la neŭtralan havenon de Montevideo. En tiu senelira situo la ŝipon subakvigis la matrosoj mem la 17-an de decembro en 1939.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

La Universitato de la Respubliko, aŭ en la hispana Universidad de la República (Udelar) estas la publika universitato de Urugvajo kaj la plej granda de la lando: ĝi enhavas 108.886 studentojn (laŭ la 7a Censo de Universitataj Studentoj de la Respubliko, 2012). Ĝi estis fondita la 18an de julio 1849 en Montevideo, kaj havas dekkvin fakultatojn kaj kelkajn altlernejojn kaj universitatajn institutojn.

La Universitato de Montevideo (hispane Universidad de Montevideo, akronime UM) estas privata kaj katolika universitato en Urugvajo, fondita en 1986. La ĉefa kampuso situas en Montevideo.

Famuloj redakti

Esperanto en Montevideo redakti

La landa asocio urugvaja fondiĝis en 1924.

En 1954 en Montevideo okazis la Oka Ĝenerala Konferenco de Unesko, kiu la 10-an de decembro akceptis la unuan rezolucion pri Esperanto, la tiel nomatan rezolucion de Montevideo. Du tagojn pli frue Universala Esperanto-Asocio ekhavis tie oficialan statuson ĉe Unesko kiel ne-registara organizaĵo en la kategorio de konsultaj aranĝoj (nuntempe konsulta partnereco). Vidu la prian artikolon UNESKO-Rezolucio de Montevideo pri Esperanto 1954.

En Montevideo okazis la 47-a ILEI-Konferenco 2014 en julio ĵus antaŭ Universala Kongreso en Bonaero. Partoprenis 75 personoj el 26 landoj. La urbestrino partoprenis la malferman ceremonion en la Parlamenta Palaco, same la direktorino de la UNESKO-oficejo pri sciencoj por Sud-Ameriko kaj Karibio.

Eksteraj ligiloj redakti