Monto Arafat

monto en Sauda Arabio

Monto ArafatMonto Arafah (arabe جبل عرفات transliterumita Jabal ‘Arafāt) estas monteto el granito oriente de Mekko en la ebenaĵo Arafat, kiu estas ebenaĵo ĉirkaŭ 20 km sudoriente de Mekko.[1] La Monto Arafat atingas ĉirkaŭ 70 m alte kaj estas konata ankaŭ kiel Monto de Danko (Jabal ar-Rahmah). Laŭ la tradicio de Islamo, la monteto estas la loko kie la islama profeto Muhammad staris kaj predikis la Adiaŭan Sermonon al la islamanoj kiuj estis akompanantaj lin por la Haĝo fine de sia vivo.

Monto Arafat
monto • sankta loko
supermara alteco

454 m

Geografia situo 21° 21′ N, 39° 59′ O (mapo)21.35483139.983886Koordinatoj: 21° 21′ N, 39° 59′ O (mapo) f4
Monto Arafat (Sauda Arabio)
Monto Arafat (Sauda Arabio)
DEC
Monto Arafat
Monto Arafat
Situo de Monto Arafat
Map
Monto Arafat
vdr
Monto Arafat.
Ebenaĵo Arafat dum la Haĝo, ĉirkaŭ 2003.

La 9an de la monato Dhu al-Hijjah pilgrimantoj iras al Arafat el Mina, por la plej grava parto de Haĝo. Tie oni faras la ĥutba de Haĝo kaj la tagmeza preĝo kaj la vespera preĝo estas kune dirataj. La pilgrimantoj pasigas la tutan tagon ĉe la monto petante al Allaho pardonon de ties pekoj kaj preĝante por persona forton por la estonteco.

Referencoj redakti

  1. خرائط Google. خرائط Google.

Eksteraj ligiloj redakti

21° 21′ 17″ Nordo 39° 59′ 03″ Oriento / 21.354741 °N, 39.984049 °O / 21.354741; 39.984049 (mapo)