La monto Logan estas la plej alta monto de Kanado kaj la dua plej alta de tuta Nordameriko post la monto Denali, en Alasko. Ĝi formas parton de la Santelia Montaro en la sudokcidenta parto de la Teritorio Jukonio, ĉe la landlimo kun la usona ŝtato Alasko, kaj estas parto de la nacia rezervejo kaj Nacia Parko Kluane.[1]​ En tiu monto elfluas la glaĉeroj Hubbard kaj Logan. Ĝi havas elstarecon de 5250 m, estante la 6a plej elstara de la mondo. Oni kredas, ke la monto Logan havas la cirklan bazon plej grandan el ajna nevulkana monto de la Tero (granda nombro de ŝildaj vulkanoj estas multe pli grandaj en grando kaj maso), formante masivon kiu havas fakte dek unu pintojn super 5000 msm.[2][3]

Monto Logan
Monto Logan
Monto Logan
monto
Alteco 5 959 m
Situo Kanado
Geografia situo 60° 20′ N, 140° 14′ U (mapo)60.3402-140.241Koordinatoj: 60° 20′ N, 140° 14′ U (mapo) f4
Monto Logan (Jukonio)
Monto Logan (Jukonio)
DEC
Monto Logan
Monto Logan
Situo de Monto Logan
Map
Monto Logan
Unua grimpo en 1925
Rimarko La plej alta punkto de Kanado
vdr

Pro la tektona levo, la monto Logan ankoraŭ plialtiĝas. Antaŭ 1992, la preciza altitudo de la monto Logan estis nekonata kaj oni ĉirkaŭkalkulis ĝin inter 5 959 m kaj 6 050 m. En Majo 1992, ekspedicio de la Geological Survey of Canada fiksis la aktualan mezuron de 5 959 m uzante GPS.[2]

La temperaturoj estas tre malvarmaj. En la altebenaĵo de 5000 msm, la temperaturo de la aero estas ĉirkaŭ la -45  °C en la vintro kaj atingas preskaŭ sub nulo en la somero, kun averaĝa temperaturo por la tuta jaro de ĉirkaŭ -27  °C. En la 26-a de Majo de 1991 oni registris -77,5  °C, la temperaturo plej malvarma iam registrita ekster Antarkto. Tamen ĝi ne estis registrita kiel la temperaturo plej malalta de la tuta Nordameriko, ĉar ĝi estis registrita je altitudo tre alta. Minimuma fandado de la neĝo resultas en grava glacitavolo, kiu atingas preskaŭ 300 m en kelkaj lokoj.[3]

La monto estis nomumita honore al sir William Edmond Logan, kanada geologo fondinto de la Geologia Komisiono de Kanado (GKK).

Notoj redakti

  1. «Kluane National Park and Reserve of Canada». Parks Canada. Konsultita la 1an de Aŭgusto 2010.
  2. 2,0 2,1 Mount Logan Geological Survey of Canada, alirita la 12an de Aprilo 2007, arkivita en [1] la 6an de februaro 2007.
  3. 3,0 3,1 Mount Logan: Canadian Titan Virtual Museum of Canada, alirita la 18an de Septembro 2008 kaj arkivita en [2] la 13an de Septembro 2008}}

Eksteraj ligiloj redakti