Monto Penteliko (greke Πεντέλη, ΠεντελικόνΠεντελικό Όρος, antikve-greke Πεντελικὸν ὄρος, Pentelikon oros) estas montaro ĉe Atiko, Grekio, situanta nordoriente de Ateno kaj sudokcidente de Maratono. Ties plej alta punkto estas la pinto Pirgari, alte 1,109 m.[1] La monto estas kovrita grandparte per arbaro (ĉirkaŭ 60 aŭ 70%), kaj povas esti vidata el suda Ateno (Atiko), la ebenaĵo Pedia, Parnito, kaj la suda parto de la nordaj ĉeurboj de Ateno. Estas loĝejoj ĉirkaŭ la monto, ĉefe ĉe Vrilisio, Penteli, Ekali, Dionisos kaj norde de Gerakas.

Monto Penteliko
monto
supermara alteco

1 109 m

Geografia situo 38° 5′ N, 23° 53′ O (mapo)38.0814423.8825Koordinatoj: 38° 5′ N, 23° 53′ O (mapo) f4
Monto Penteliko (Grekio)
Monto Penteliko (Grekio)
DEC
Monto Penteliko
Monto Penteliko
Situo de Monto Penteliko
Map
Monto Penteliko
vdr
Vido de la Monto Penteliko, nome la dua plej alta monto ĉirkaŭ Ateno.

En antikvaj tempoj ĝi estis nomita ankaŭ VrilissosVrilittos (en greka Βριλησσός, Βριληττός) kio estas la origino de la nomo de la najbara ĉeurbo Vrilisio.

Notoj redakti

  1. Oreivatein.com. Arkivita el la originalo je 2013-10-16. Alirita 2014-10-29.

Eksteraj ligiloj redakti