La Monto Sarmiento estas monto kun piramida formo kaj glaĉera montopinto kun formo de selo situa en la Nacia Parko Alberto de Agostini, en la parto ĉilia de Fajrolando. Ĝi staras krute ekde la orienta marbordo de la Kanalo Magdalena kaj markas la okcidentan landlimon de la Montaro Darvino. La monto montriĝas ofte kaŝita inter nuboj, sed kiam ĝi estas videbla estas "la plej sublima spectaklo en Fajrolando", laŭ vortoj de Charles Darwin,[1] unu el multaj personoj kiuj kaptiĝis de la belo de tiu monto.

Referencoj redakti

  1. Jack Miller, "Exploring America's Southern Tip", American Alpine Journal, 1967, p. 326-333. Disponebla en AAJ rete[rompita ligilo].