La montrofingro (latine index) estas parto de la mano. Ĝi estas la dua fingro, nombrante de la polekso, kaj troviĝas inter la polekso (aŭ dikfingro) kaj la mezfingro (aŭ longa fingro). Ĝi portas tiun nomon, ĉar oni prefere uzas ĝin por montri al personoobjekto.

Montrofingro

Ĝenerale ĝi estas la plej lerta mana fingro. Kontraŭe al la ceteraj fingroj, ĝi estas, kiel la polekso, tre moviĝiva. Oni uzas ĝin por signali (al homoj, objektoj, ktp.) kaj klaki sur la ĉefan butonon de la muso (la maldekstra kaze de dekstrulo kaj male kaze de maldekstruloj).

Unikode redakti

La montrofingro simbole aperas eĉ en kelkaj unikodaj signoj.

  • U+261A
  • U+261B
  • U+261C
  • U+261D
  • U+261E
  • U+261F

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti