Monumento al Taras Ŝevĉenko en Varsovio

Monumento al Taras Ŝevĉenko en Varsovio estas monumento malkovrita la 13-an de marto 2002 sur ĝardenplaco ĉe vojkruciĝo de la stratoj Goworka kaj Spacerowa en varsovia kvartalo Mokotów, Pollando.

Monumento al Taras Ŝevĉenko en Varsovio

La bronza monumento al Taras Ŝevĉenko kreiĝis laŭ iniciato de ambasadoro de Ukrainio en Pollando - Dmitro Pavliĉko. Sur la soklo troviĝas fragmento de la versaĵo de Ŝevĉenko „Al poloj”.

Aŭtoro de la skulptaĵo estas Anatolij Kuŝĉ, kaj la soklo estas verko de Baltazar Brukalski. Muldaĵo estis farita en Kievo kaj financita de Urba Konsilio de Kievo.

Dum Oranĝa Revolucio la monumento estis ornamita per oranĝa ŝalo.